Marco

Marco

Posted on 03/20/2016


Photo taken on March 20, 2016



Keywords

esperanto
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
quaresima
karesmo
Savanto
kristana
Mesio
Majstro
katolikismo
Patro
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Palme
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
kristanismo
PALMODIMANĈO


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

323 visits

Benata kiu venas en la nomo de la Eternulo

Benata kiu venas en la nomo de la Eternulo
Benata kiu venas en la nomo de la Eternulo

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/20032016.pdf


El la evangelio laŭ Luko 19, 28-40
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

PALMODIMANĈO – 20-a de marto 2016


En la Palmodimanĉo la liturgio prezentas la eniron de Jesuo en Jerusalemon laŭ Luko. Por kompreni ĝian signifon, ni relegu la profetaĵon el la libro de profeto Zakario “Montru vian ĝojon, filino de Ciono! (Ciono estas Jerusalemo, kaj ĝi simbolas la tutan popolon) Jubilu, filino de Jerusalemo! Jen, al vi venas via reĝo.” Li estas justa kaj venka,…” (Zak 9,9).
Tiu estis la la atendo de la reĝo, de la mesio, de la liberigonto de Izraelo. Sed la daŭrigo de Zakario estas ŝoka: “…humila, li rajdas azenon, azenidon, idon de azenino”. La kutima rajdobesto de reĝo estis mulo aŭ ĉevalo. Neniam oni vidis reĝon sur azenido. La profeto volas montri, ke oni povas esti mesio en maniero malsama de tiu atendita. Do la mesio povas esti modesta, humila, kaj rajdi la rajdobeston de la popolo; kaj ne nur: “…li forigos la militĉarojn de Efraimo kaj la ĉevalojn de Jerusalemo. La milita pafarko estos rompita, li anoncos pacon al la popoloj” (Zak 9, 10).
Tiel profetis Zakario. Sed tiu profetaĵo estis lasita flanke, kvazaŭ forgesita. La atendata mesio estis ido de Davido, do iu, kiu, simile al la granda reĝo kuniginta la Izraelajn tribojn per povo, potenco kaj superforto, restarigu la malaperintan reĝlandon Izraelo.
Ni sekvu nun la interpreton de Luko.


Jesuo estas mesio paca, mesio donaco de Dio. Al tiu aklamado de la disĉiploj reagas furioze la fariseoj. “Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li: “Majstro, admonu viajn disĉiplojn”. La verbon “admoni” oni uzis por la demonoj kaj por la demonuloj. Laŭ la fariseoj la disĉiplojn posedas ideologio demona, ĉar ili aklamas mesion pacan, kiun la fariseoj ne akceptas.
Kaj responde Li diris: “Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios.”

Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments