Marco

Marco

Posted on 03/12/2016


Photo taken on March 12, 2016



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

321 visits

Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon

Kiu el vi estas senpeka,  tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon
Kiu el vi estas senpeka,
tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/13032016.pdf


El la evangelio laŭ Jhoano 8, 1-11
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

5a Dimanĉo de Karesmo – 13-a de marto 2016


En la evangelio laŭ Luko troviĝas de unu versikloj, kiujn, dum longa tempo, neniu kristana komunumo volis reteni. En la fruaj tempoj, la evangelioj ne estis identaj. Ĉiu komunumo posedis la sian, kaj ĝin transdonis al la aliaj. Do, kiam ĉe iun komunumon alvenis la evangelio laŭ Luko, tiuj dek unu versikloj estis deprenitaj. Tiuj versikloj poste estis akceptitaj kaj gastigitaj en la evangelio laŭ Johano, kaj ili estas ĝuste tiuj de la hodiaŭa liturgio. Fakte, se ni ilin lokus post Lk 21, 38, kiu tekstas “kaj la tuta popolo venis al Li frumatene en la templon por aŭskulti Lin”, ni rimarkus, ke tiu estas la ĝusta kunteksto.
Sed, kial neniu komunumo dum unu tuta jarcento ne akceptis tiun ĉi tekston, kaj dum pliaj kvin jarcentoj ĝi ne aperis en la liturgio, kaj ĝis la 9-a jarcento neniu greklingva teologo ĝin komentis? Pri tio atestas al ni, en la 4-a jarcento, sankta Aŭgusteno, skribante: “Timante, ke ili kredigus al siaj edzinoj, ke la peko ne estas puninda, ili (tio estas, la anoj de la kristanaj komunumoj) deprenis de siaj kodeksoj (do de siaj evangelioj) la indulgo-geston de la Sinjoro al la adultintino, kvazaŭ Tiu, Kiu diris ‘De nun ne plu peku’ estus permesinta la pekadon.”
Do estis la viroj, la edzoj, tiuj kiuj ne volis ĉi tiun tekston, ĉar al ili ŝajnis, ke la indulgo de Jesuo al la adultulino endanĝerigus ilian familion, ilian edzecon.



“Restis Jesuo sola kaj la virino staranta en la mezo”. Jen la konkludo, delikata kaj tenera.” Tiam Jesuo leviĝis kaj diris al ŝi: „Virino, kien ili iris? Ĉu neniu vin kondamnis?’“. Kaj ŝi diris: „Neniu, Sinjoro.“ Jesuo estis la sola senpeka, la sola kiu rajtis ŝin kondamni aŭ riproĉi, sed “Jesuo diris: „Mi ankaŭ ne kondamnas vin; iru, kaj de nun ne plu peku!”. Li ne pardonas, ĉar jam pardonis ŝin Dio, Li donas al ŝi la forton, por ke ŝi plu vivu: Li ne ĵetas la ŝtonon, kiu portas la morton, sed la vorton kiu portas la vivon.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments