Marco

Marco

Posted on 02/21/2016


Photo taken on February 21, 2016



Keywords

esperanto
Maggi
Spirito
vangelo
quaresima
karesmo
Savanto
kristana
Mesio
Majstro
trasfigurazione
Jesuo
katolikismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
kristanismo
Patro
transiguriĝo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

326 visits

Dum Li preĝis, la aspekto de Lia vizaĝo aliiĝis

Dum Li preĝis, la aspekto de Lia vizaĝo aliiĝis
Dum Li preĝis, la aspekto de Lia vizaĝo aliiĝis

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/21022016.pdf


El la evangelio laŭ Luko 9, 28b-36
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

2a Dimanĉo de Karesmo – 21a de februaro 2016


Jesuo estis anoncinta al siaj disĉiploj, ke en Jerusalemo Li estos mortigita. Kompreneble tio kaŭzas protestojn, kaŭzas seniluziiĝon.

Tuj poste sekvas tiu ĉi teksto. Estas grava la precizigo pri la tempo. Luko skribas “Ĉirkaŭ ok tagojn post tiu diro…”, do post la anonco pri Sia morto.

Kial nombro ok? La evangelistoj neniam aludas la morton de Jesuo ne menciante ankaŭ Lian resurekton. La oka tago estas la tago de la resurekto de Jesuo (Lk 24,1). Do Jesuo montras nun, kio okazas al persono trapasanta la morton: ne estas detruo, neniiĝo, sed potenciĝo.


"Ĉi Tiu estas mia Filo, mia elektito: aŭskultu Lin’!“ Filo estas ido, kiu similas al la patro ankaŭ en la konduto. Dio proklamas, ke en Jesuo Li estas tute. La lastaj vortoj estas ordono.

Do malaperis Moseo, malaperis Elija: nur Jesuo estas aŭskultinda: jen tio, kion Luko rekomendas al sia komunumo. Oni aŭskultu la mesaĝon de Jesuo. Kion oni legas en la tekstoj de Moseo aŭ en la libroj de la profetoj, oni komparu kun la instruado de Jesuo; se estas akordo, tion oni akceptu; alikaze, tio ne estu kondutregulo por la kristana komunumo.

“Kaj dum la voĉo ankoraŭ sonis, la disĉiploj konstatis, ke Jesuo estas sola. Ili restis senvorte…, Senvortaj regule restas la malamikoj de Jesuo “… kaj al neniu en tiu tago ili rakontis pri tio, kion ili vidis. Kial ili nenion rakontas? Ĉar ili ne konsentas. Ili seniluziiĝis. Ili volas iun Jesuon laŭ la leĝo de Moseo kaj laŭ la perforta fervoro de Elija. Ili ne akceptas Jesuon sen Moseo kaj sen Elija. Do ili malkonsentas kun Jesuo kaj silentas.

La vojo irota de la komunumo de Jesuo, por kompreni Lian econ, estas ankoraŭ longa.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments