Marco

Marco

Posted on 01/23/2016


Photo taken on January 23, 2016



Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

100 visits

Hodiaŭ tiu Skribo plenumiĝas en viaj oreloj

Hodiaŭ tiu Skribo plenumiĝas en viaj oreloj
Hodiaŭ tiu Skribo plenumiĝas en viaj oreloj


www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/24012016.pdf


El la evangelio laŭ Luko 1, 1-4; 4, 14-21
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

3-a ORDINARA DIMANĈO – 24-an de Januaro 2016


La liturgio de tiu ĉi dimanĉo prezentas al ni la komencon de la evangelio de Luko, kaj tuj poste la unuan predikon de Jesuo en sia vilaĝo, Nazareto, kiu estis vera fiasko. Ni sekvu la tekston de la evangeliisto.



Skribas Luko: ”Kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, Li sidiĝis”. La legado estas finita. “La okuloj de ĉiuj en la sinagogo atente Lin rigardis”. La streĉo atingas la maksimumon.
Nu, Jesuo komencas per frazo, kiu kaŭzos kolereksplodon. Oni klopodos Lin mortigi.
“Li ekparolis al ili: “Hodiaŭ tiu Skribo plenumiĝas en viaj oreloj”. Li preparas la rifuzon: la oreloj resendas al profetaĵo de Ezekielo (Ez 12,1): ”Homido, vi loĝas inter ribeluloj, kies okuloj ne vidas kaj kies oreloj ne aŭdas, ĉar ili apartenas al raso de ribeluloj”. La rifuzon ni vidos la venontan fojon.


Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments