Marco

Marco

Posted on 01/18/2016


Photo taken on January 18, 2016



Keywords

esperanto
geedzoj
Patro
miraklo
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
kristanismo
Kristo
nupto
vino
sposi
gospel
signo
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
nozze
Sinjoro
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

345 visits

Jesuo faris sian unuan miraklon en Kana de Galileo

Jesuo faris sian unuan miraklon en Kana de Galileo
Jesuo faris sian unuan miraklon en Kana de Galileo

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/17012016.pdf


El la evangelio laŭ Johano 2, 1-11
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

2a ORDINARA DIMANĈO – 17-an de Januaro 2016


La evangelioj ne estis verkitaj por esti legataj. Kial? Ĉar la plimulto de la personoj estis analfabeta. La evangelioj estas verkoj beletraj, teologiaj, spiritaj, ege komplikitaj, densaj, signifoplenaj, kaj ili estis sendataj al komunumoj, kie la leganto estis legisto, nome la komunuma teologo: li ne simple legis, li interpretis.

Kaj tiucele li atentis la spurojn, kiujn la verkinto, la evangeliisto, enmetis en la tekston. La samon klopodas fari ni, por ke de la hodiaŭa teksto elfloru tio, kion la evangeliisto intencis diri. Ni atentu tuj la unuan spuron. “La trian tagon okazis nupto” … en Kana, urbo de Galileo”. Al tiutempa judo la tria tago memorigis senpere la tagon de la interligo, en kiu Dio sur monto Sinajo donacis al Moseo la interligon kun sia popolo.


Ni komprenu do, kio okazis,kaj kion signifas tiu ŝanĝo. Ĝi estas la nova interligo proponata de Jesuo. La fundamento de la rilato kun Dio ne plu estas la obeo al la leĝo (kiu nin sentigas ĉiam neindaj kaj nepuraj), sed la akcepto de Lia amo. Kun Jesuo la amo ne plu estas repago de la meritoj, kaj do rezervita al tiuj kiuj ĝin meritas, sed kontentigo de la bezonoj, do por ĉiuj.

La religiaj estroj ne komprenas, ke la belo kaj bono estas ankoraŭ venonta. Sed Johano tion tuj anoncas, kvazaŭ por diri “Atentu bone, ĉi tiu ne estas anekdoto, sed io multe pli profunda.”. Kaj fakte la konkludo estas: “Ĉi tiun komencon de signoj faris Jesuo en Kana de Galileo, montrante sian gloron”., Ĉi tiu estas la sola punkto, en kiu Johano uzas la vorton“gloro”; li tion ne faras je la revivigo de Lazaro, mortinta de kvar tagoj (Joh 11, 28-45) “… kaj Liaj disĉiploj kredis al Li”. Kaj la mesaĝo ne koncernas sensoifigon de gastoj jam ebrietaj, sed la ŝanĝon de la interligo. Ne necesas puriĝo por akcepti la amon de Dio, sed estas la amo de Dio tio, kio purigas la homon.


Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments