Marco

Marco

Posted on 12/27/2015


Photo taken on December 27, 2015



Keywords

esperanto
Patro
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Majstro
skribistoj
kristanismo
Kristo
templo
tempio
famiglia
gospel
familio
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
scribi


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

352 visits

Jesuo estas retrovita de la gepatroj sidanta inter la leĝinstruistoj

Jesuo estas retrovita de la gepatroj sidanta inter la leĝinstruistoj
Jesuo estas retrovita de la gepatroj sidanta inter la leĝinstruistoj

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/27122015.pdf


El la evangelio laŭ Luko 2, 41-52
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

La Sankta Familio - 27-an de decembro 2015



Legante la evangelion, por ĝin kompreni ni ĉiam konsciu, ke ĝi ne rilatas kronikon, sed teologion, ĝi ne rakontas faktojn, sed la veron, ĝi ne transdonas historion, sed kredon. Tial la evangelio estas ĉiam senkondiĉe aktuala.
Tio estas aparte necesa pri la teksto de Luko, konata kiel la perdo kaj la retrovo de Jesuo en la templo. Tial ni interpretu la indikojn donitajn de Luko por komprenigi sian mesaĝon.




En la tuta evangelio de Luko, ĉi tiu estas la sola elparolo de Jesuo al Maria, kaj ĝi estas severa riproĉo, kaj tio memorigas al ŝi la profetaĵon de Simeono ”vian vivon trapikos glavo”: la glavo estas la parolo de Dio “Kial vi Min serĉis? Ĉu vi ne sciis, - sed ili estis avertitaj - ke estas mia devo zorgi pri la aferoj de la Patro mia?“. Kaj tiu “devo” signifas, ke tio estas la volo de Dio: La Patro ne estas Jozefo. Kion intencas diri Jesuo? Mi ne sekvas la prapatrojn, la paseon, sed la Patron, kiu igas ĉion nova.

“Sed ili ne komprenis la signifon de tiuj vortoj”. Kial? Ĉar kiu rigardas la paseon ne komprenas la ekvenantan futuron. “Poste Jesuo reiris kun ili al Nazareto kaj fidele obeadis ilin. Lia patrino retenis ĉiujn tiujn aferojn en sia koro. Dume Jesuo kreskadis, kaj progresis en saĝo kaj graco, antaŭ Dio kaj antaŭ la homoj”, kiel Samuelo (Sam. 3,22).
Ekde Betlehemo Maria komencis kompreni, kaj de patrino de Jesuo iĝis disĉiplo de Kristo.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments