Marco

Marco

Posted on 12/20/2015


Photo taken on December 20, 2015



Keywords

Zakario
kristana
Luko
Savanto
vangelo
Spirito
kredi
Maggi
Feliĉa
Jesuo
katolikismo
Mesio
Elizabeta
Zaccaria
Elisabetto
absurda
neimagebla
Gabrielo
Advento
studibiblici
Majstro
beata
virga
eklezio
Patro
evangelio
bibbia
maschio
vergine
marito
fidi
gospel
uomo
chiesa
virino
patrino
katolika
edzo
kristanismo
Kristo
Sinjoro
biblio
Donna
Dio
Maria
viro
anĝelo
esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

597 visits

Pro kio la patrino de mia Sinjoro venas ĉe min?

Pro kio la patrino de mia Sinjoro venas ĉe min?
Pro kio la patrino de mia Sinjoro venas ĉe min?

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/20122015.pdf


El la evangelio laŭ Luko 1, 39-45
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

4-a Dimanĉo de Advento – 20-a de decembro 2015

Luko estas la evangeliisto, kiu pli ol la aliaj prezentas al ni kvazaŭ pentre la bildon de Maria, la patrino de Jesuo. Ni vidu kion li skribas por ni. Antaŭ ĉio, kiel lia rakonto ligiĝas al la antaŭaj eventoj. Jam okazis la anonco, jam anĝelo Gabrielo petis de Maria, ke ŝi kunagu por la propono de Dio, iĝante la patrino de Lia filo. La reago de Maria estas io neimagebla laŭ la tiutempa kulturo. Tiutempe virino rajtis decidi nenion ne konsultinte la patron, la edzon, eĉ filon, kaj ricevinte nenies aprobon. Maria petas aprobon de neniu viro: ŝi decidas sola: io neimagebla. Kaj kio sekvas estas eĉ pli absurda. Ni legu plu.


“…Feliĉa, kiu fidis la Sinjoron, kaj kredis…,”. En la proklamo, ke Maria estas beata, kaŝiĝas riproĉo de Elizabeta al sia edzo Zakario, kiu male ne kredis “…ke plenumiĝos anonco Lia”. La virga Maria kredis la planon de Dio, kaj ŝi proklamiĝas “beata”. Tio estas la unua proklamo de beateco en la evangelio. La lasta estas en la evangelio de Johano (Joh 20, 25) “Beataj tiuj, kiuj kvankam ne vidinte kredos”.
Inter tiuj du proklamoj de beateco enfermiĝas la vivo de Maria. Kion signifas tiu proklamo? Maria komprenis – kaj se la eklezio proponas ŝin al ni kiel ekzemplon de fido, tio validas ankaŭ por ni – ke ŝi apartenas al unika eksterordinara plano de amo. Kaj ke ĉio de ŝi travivota, ĉu bona ĉu malbona, celas nur plenumon de tiu plano.

Tiu Maria estas la modelo por la kredantoj proponata de la eklezio.




Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments