Marco

Marco

Posted on 11/28/2015


Photo taken on November 28, 2015



Keywords

preĝu
kuraĝigo
ADVENTO
DIMANĈO
liberiĝo
atentu
potenco
Majstro
digno
Mesio
senkuraĝiĝo
institucioj
disfalo
Viglu
vivrimedoj
disipado
ekspluatas
kapojn
levu
ekstaru
gajigaj
konsolo
kristana
Luko
Savanto
biblio
Dio
espero
vortoj
katolika
evangelio
bibbia
alternativa
gospel
Sinjoro
kapo
Kristo
vangelo
Spirito
Maggi
Jesuo
katolikismo
ebrio
socio
Patro
kristanismo
esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

623 visits

Via liberiĝo estas proksima

Via liberiĝo estas proksima
Via liberiĝo estas proksima

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/29112015.pdf


El la evangelio laŭ Luko 21, 25-28.34-36
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

1-a DIMANĈO DE ADVENTO – 29-an de novembro 2015



La evangelio de ĉi tiu dimanĉo, la 29-a de novembro, la unua de la Advento, estas forta kuraĝigo fare de Jesuo al sia sekvantaro, kiu estas malgranda grupo, ne kapabla sin defendi, ema al senkuraĝiĝo antaŭ la potencaj institucioj regantaj la socion.

Nu, la vortoj de Jesuo estas forta kuraĝigo. Fakte la piedoj de ĉiu potenco estas argilaj, pretaj por disfalo, baldaŭa aŭ fora”. Ni legu kaj komprenu la hodiaŭan evangelion.


Kaj jen la vortoj de granda konsolo, granda espero kaj granda kuraĝigo: “Kiam okazos tio …” ne estas vortoj timigaj, sed gajigaj, kaj la sekvo estas “ekstaru kaj levu viajn kapojn…”, kie la kapo estas simbolo de la persona digno, ”… ĉar via liberiĝo proksimas”.

Ĉiuj reĝimoj kun jura kaj religia povo, kiuj, ne servas la homojn, sed ilin regas kaj ekspluatas, sendube malaperos. Kaj estas gravaj la postaj versikloj: “De la fig-arbo lernu parabolon: kiam ĝiaj branĉoj jam moliĝas kaj ekaperas folioj, vi scias, ke la somero estas proksima. Tiel same, kiam vi vidos, ke tio okazas… (tio estas la fino de Jerusalemo kaj la ekdisfalo de ĉiuj reĝimoj ekspluatantaj la homojn), sciu, ke la Dia regno estas proksima”.
La alternativa socio proponita de Jesuo, kies fundamento estas la apero de la Dia regno, realiĝos. Kaj ankaŭ la paganoj estos enlasitaj. Kaj nun Jesuo admonas: “…Gardu vin mem, por ke viaj koroj ne estu ŝarĝitaj de disipado, ebrio kaj zorgo pri vivrimedoj…”. Li rememorigas la parabolon pri la semo, kiu ne fruktodonas, pro troa atento al la vivkondiĉo (Lk. 8, 14)
Kion intencas diri Jesuo? Se la disĉiploj akceptis la principojn de la pereonta socio maljusta, ili pereos kun ĝi. Tio pravigas la finan admonon “Viglu…, do, atentu:”… ĉiam preĝante senpaŭze, por ke vi sukcesu eviti ĉion okazontan, kaj vin montri antaŭ la Ido de la homo“. Do ili ne adaptiĝu al maljusta socio, pereonta.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments