Marco

Marco

Posted on 11/22/2015


Photo taken on November 22, 2015



Keywords

bono
Maggi
Spirito
aŭskulti
reĝo
vangelo
Pilato
Savanto
kristana
Mesio
Majstro
Judoj
gardisto
kompreni
elekti
Jesuo
katolikismo
esperanto
homo
vero
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
kristanismo
Patro
Johano
reĝeco


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

472 visits

Tion diras vi: mi estas reĝo

Tion diras vi: mi estas reĝo
Tion diras vi: mi estas reĝo

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/22112015.pdf


El la evangelio laŭ Johano 18, 33b-37
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

XXXIV Ordinara Dimanĉo – 22-a novembro 2015


La evangelio de Johano prezentas la unuan demandadon al Jesuo fare de Pilato. Pilato jam konis Jesuon, li Lin arestigis pere de siaj gardistoj. Ni legu la evangelion.
Pilato tiam eniris en la guberniestran palacon, vokigis Jesuon kaj demandis de li: Ĉu estas vi la reĝo de la Judoj?“ La demando de Pilato ŝajne montras lian surprizon: al li oni diris, ke tiu Jesuo estas la atendita mesio, la reĝo de la judoj, tiu, kiu per ribelo neniigos la tutan povosistemon, forpelos la romianojn; evidente la persono de Jesuo ne aspektis simila al batalema ribelulo, kaj tial Pilato esprimas surprizon.
Nu, Jesuo ne respondis. Jesuo, la akuzato, demandas la juĝiston Lin juĝontan.” ”Ĉu vi demandas tion mem, aŭ aliaj parolis al vi pri mi?“





Pilato ne konprenas, kaj demandas: “”„Ĉu vi, do, estas reĝo?””. Sed por Jesuo reĝeco ne gravas, kaj lia respondo estas” ”Diras vi, ke mi estas reĝo….” (do tion opinias vi). Kaj Li daŭrigas, parolante nur pri sia misio: ”… Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon: por atesti la veron. Ĉiu, kiu apartenas al la vero, aŭskultas mian voĉon.“ Pli frue, en la dialogo kun Nikodemo (Joh., 3, 3) Jesuo metis distingon inter tiuj, kiuj estas pretaj por la vero kaj tiuj, kiuj ne estas pretaj. Do, esti en la vero, agi por la vero, signifas agi bone. Se en sia vivo oni ne metas kiel nepran valoron la bonon de la homo kaj oni ne direktas sian vivon por doni tiun bonon, oni ne povas kompreni la vorton de la Sinjoro. Oni povas ja ĝin aŭskulti, sed ne ĝin komprenante.
Do Jesuo ne diras: “Kiu aŭskultas mian voĉon, poste eniros la veron”, sed la malon. Por aŭskulti la voĉon de la Sinjoro oni devas elekti: direkti sian vivon al la bono de la homoj. Pilato tute ne povas kompreni tion, ĉar li estas la povo. Kiel por Jesuo ne gravas reĝeco, same por Pilato ne gravas la vero.
Fakte, tuj post la fino de ĉi tiu ĉerpaĵo, (Joh.18, 38), Pilato demandas, eble al si mem: ““Kio estas la vero?””



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments