Marco

Marco

Posted on 11/15/2015


Photo taken on November 15, 2015



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

331 visits

La Ido de la homo kolektos de la ekstremoj de la ĉielo kaj de la tero siajn elektitojn.

La Ido de la homo kolektos  de la ekstremoj de la ĉielo kaj de la tero siajn elektitojn.
La Ido de la homo kolektos de la ekstremoj de la ĉielo kaj de la tero siajn elektitojn.

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/15112015.pdf


El la evangelio laŭ Marko 13, 24-32
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

XXXIII Ordinara Dimanĉo – 15° novembro 2015


En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj:

La ĉapitro 13-a de la Evangelio dei Marko estas tre malsimpla. L’evangeliisto mem konscias pri tio, tiel ke en versiklo 14 li diras “kiu legas”, la leganto, “komprenu”.

Ni do klopodu kompreni, kion la evangeliisto konigas al ni. …. En tiuj tagoj, post tiu aflikto … la aflikto estas la detruo de la templo kaj de Jerusalemo, kion Jesuo anoncis. Kaj ĉi tie Jesuo, paŭsante la tekstojn de la profetoj, precipe de Jesaja, uzas la saman profetecan stilon kiel pri la falo de la subpremaj regadoj.

Kaj Jesuo diras: “la suno mallumiĝos, kaj la luno ne plu donos sian lumon”. La suno kaj la luno en la tiutempa kulturo estis dioj adorataj de la paganaj popoloj. Sekve, la paganaj dioj ne plu brilas. Kial?



Kaj ĉi tiu ĉerpaĵo finiĝas per esprimo de granda fido: “Sed pri tiu tago…” la tago de la morto de Jesuo “… kaj horo… la horo de la persekuto kaj morto de liaj disĉiploj “…”neniu scias, nek la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro.“
Kion intencas diri Jesuo al ni? Ne gravas, ke ni konu la momenton, sed ke ni scias, ke ĝi estas en la manoj de la Patro. Do la konkludo de la paĝo estas invito al plena fido en la ago de la Patro. Do la paĝo estas plene pozitiva, certe ne timiga, sed liberiga, kaj kuraĝiga por la malgranda kredantaro, senpova antaŭ la senkompataj reĝimoj regantaj la mondon.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments