Marco

Marco

Posted on 10/17/2015


Photo taken on October 17, 2015



Keywords

esperanto
Spirito
sklavo
vangelo
Savanto
rango
servisto
liberigi
kristana
Mesio
povo
Majstro
disĉiploj
sekvi
opresi
surdaj
blindaj
ambicio
Maggi
malamiko
gospel
bibbia
evangelio
morto
peko
katolika
unua
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
kristanismo
Patro
socio
katolikismo
regado
Jesuo
vanteco


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

488 visits

La Filo de la homo venis por doni sian vivon por liberigo de la homoj

La Filo de la homo venis por doni sian vivon por liberigo de la homoj
La Filo de la homo venis por doni sian vivon por liberigo de la homoj

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/18102015.pdf


El la evangelio laŭ Marko 10, 35-45
(Komento de Alberto Maggi fratulo OSM)

29-a Dimanĉo de Ordinara Tempo 18-an de oktobro 2015


La malamiko de Dio, laŭ la evangelioj, ne estas la peko, de kiu la Sinjoro povas liberigi, sed la povo. Dum Dio estas amo, kiu servas la homojn, la povo estas regado kiu ilin opresas. Tion montras tiu ĉerpaĵo el la evangelio de Marko, 10-a ĉapitro, versikloj de 35 ĝis 45. Antaŭ tio estis la tria, kaj fina, anonco de la morto de Jesuo en Jerusalemo.

Sed la disĉiploj estas surdaj kaj blindaj. Pelate de ambicio kaj vanteco, ili ne komprenas la vortojn de Jesuo. Skribas la evangeliisto, ili alproksimiĝis al Jesuo,… kaj tio montras, ke ili estis malproksimaj, ili akompanas lin, sed ne kapablas lin sekvi.





“Sed inter vi ne estu tiel. Eĉ, se iu volas esti granda inter vi, li estu ĉies servisto; kaj kiu volas esti la unua, estu ĉies sklavo. Fakte, ankaŭ la Filo de la homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.“. Sklavo estas la plej malalta rango en la socio. Kial tio? Ĉar Jesuo estas la filo de Dio, estas mem Dio, kaj Dio estas amo kiu iĝas servisto kaj sklavo de la homoj. Pere de Jesuo, Dio ne postulas servadon, sed iĝas servanto de la homoj. Kiuj volas kunesti kun tia Dio, devas distingiĝi per servado libere plenumata pro amo.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments