Marco

Marco

Posted on 09/20/2015


Photo taken on September 20, 2015



Keywords

esperanto
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
sanktejo
kristana
Mesio
Majstro
disĉiploj
akcepti
disradii
katolikismo
Patro
kristanismo
homo
servi
gospel
bibbia
evangelio
infano
knabo
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
servanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

487 visits

La Filo de la homo estos transdonata. Se iu volas esti la unua, li estu servanto de ĉiuj

La Filo de la homo estos transdonata. Se iu volas esti la unua, li estu servanto de ĉiuj
La Filo de la homo estos transdonata.
Se iu volas esti la unua, li estu servanto de ĉiuj

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/20092015.pdf


El la evangelio laŭ Marko 9, 30-37
(Komento de Alberto Maggi fratulo OSM)


25-a Dimanĉo de Ordinara Tempo 20-an de septembro 2015


Ĉiuj pecoj de la Evangelio de Marko kiujn ni estas ekzamentantaj en tiuj ĉi dimanĉoj ŝajnas havi komunan elementon: la malfacilaĵojn de Jesuo kun liaj disĉiploj. Ili neniel volas kompreni kiu li estu kaj kia estas lia programo.

Ankaŭ ĉifoje ni legas la Evangelion kaj vidas ke Jesuo trairas Galileon kaj estas donanta valoran instruon. “La Filo de la homo” – Filo de la homo estas esprimo kiu indikas la homon kiu atingas sian plenecon kaj eniras la dian kondiĉon; Jesuo estas la Filo de Dio pro la fakto ke li reprezentas Dion en lia homa kondiĉo, kaj estas Filo de la homo pro la fakto ke li bildigas la homon en lia dia kondiĉo. La Filo de la homo do estas la homo kiu havas la dian kondiĉon.


„Kiu akceptas unu el ĉi tiuj infanoj”, de tiuj kurknaboj, ne temas do pri ajnaj infanoj aŭ knaboj, sed de tiuj, tio estas la bildigo de la disĉiplo kiu vere sin metas je la servo de la aliaj; “pro amo al Mi, tiu akceptas Min. Kaj kiu akceptas Min, akceptas ankaŭ la Patron, kiu sendis Min.“

Jesuo certigas ke kie estas iu individuo kiu pro amo, libere kaj propravole, sin metas je la servo de la aliaj, en tiu individuo manifestiĝas la ĉeesto de Jesuo kaj la ĉeesto de Jesuo alportas tiun de Dio mem.

La homo kiu sin metas je la servo estas la ununura vera sanktejo de kie disradias la amo de Dio.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments