Marco

Marco

Posted on 08/19/2015


Photo taken on August 19, 2015



Keywords

esperanto
Patro
vespermanĝo
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
sanktejo
kristana
Mesio
Majstro
korpo
kristanismo
gospel
bona
bibbia
evangelio
katolika
Dio
manĝaĵo
biblio
Sinjoro
sango
trinkaĵo
Kristo
Eŭkaristio


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

522 visits

Mia korpo estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo

Mia korpo estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo
Mia korpo estas vera manĝaĵo,
kaj mia sango estas vera trinkaĵo

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/16082015.pdf


El la evangelio laŭ Johano 6, 51-58
(Komento de Alberto Maggi fratulo OSM)


20-a Dimanĉo de Ordinara Tempo 16-an de aŭgusto 2015


La evangeliisto prezentas al ni la konkludon de la longa parolado eldirita de Jesuo en la sinagogo de Kafarnao, komplete temanta pri Eŭkaristio

Johano estas la evangeliisto kiu ne prezentas la rakonton pri la Eŭkaristia vespermanĝo, sed efektive li estas la evangeliisto kiu, pli ol la aliaj, priesploras ĝiajn tre riĉajn signifojn.

Kaj, daŭrigas Jesuo, “kiel la vivanta Patro” – la unuan fojon en la evangelio la Patro estas deklarita vivanta Patro, tiu kiu komunikas vivon – “sendis min kaj Mi vivas dank' al Li, tiel, kiu manĝas Min, vivos dank' al Mi”. Li estas ne nur la kaŭzo sed ankaŭ la rezulto. Kiu manĝas je Jesuo tiu vivos dank’ al li, sed li vivos por li. Kiel la Patro sendis la Filon en la mondon por esti atestanto de iu Dio EKSKLUZIVE BONA, de fidela amo, tiel tiu estos la destino kaj la misio de ĉiuj, kiuj akceptas Jesuon.

La ununura vera sanktejo, kie manifestiĝas la amo de Dio, estas kie tiu amo ekskludas neniun. Kaj poste Jesuo revenas al la ĝisfunda atako “Ĉi tiu estas la pano kiu malsupreniris de la ĉielo; ĝi ne estas kiel tiu kiun manĝis la patroj kaj mortis”. Li memorigas la malsukceson de la eliro kiu okazis ĉar tiuj ne aŭskultis la voĉon de Dio. “Kiu manĝas ĉi tiun panon, vivos eterne”, la eliro de Jesuo estas destinita plene realiĝi.


Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments