Marco

Marco

Posted on 08/11/2015


Photo taken on August 11, 2015



Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

124 visits

Mi estas la pano de la vivo, kiu malsupreniris de la ĉielo

Mi estas la pano de la vivo, kiu malsupreniris de la ĉielo
Mi estas la pano de la vivo,
kiu malsupreniris de la ĉielo

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/09082015.pdf


El la evangelio laŭ Johano 6, 41-51
(Komento de Alberto Maggi fratulo OSM)


19-a Dimanĉo de Ordinara Tempo 9-an de aŭgusto 2015


Per la esprimo “Judoj” en la evangelio de Johano oni ne indikas la popolon, sed la religiajn estrojn, la religiajn aŭtoritatulojn, kaj ili estas tiuj, kiuj murmuras kontraŭ Jesuo. Ke la estroj murmuras kontraŭ Jesuo estas komprenebla afero, sed en ĉi tiu evangelia peco murmuras kontraŭ Jesuo ankaŭ la homamaso, kaj eĉ la disĉiploj.

Jesuo sukcesis malkontentigi ĉiujn, kaj en ĉi tiu evangelia peco ni vidos kial.

Jesuo depostulas kaj konfirmas «Se iu manĝos el ĉi tiu pano» - kiu estas li, lia vivo - «li vivos eterne». La vivo, kiun Jesuo komunikas, estas vivo ne interrompata de la morto. Kaj poste ĉi tiu altvalora indiko «La pano, kiun Mi donos, estas mia karno», la evangeliisto uzas la terminon “karno”, kiu indikas la malfortecon de la homo, «por la vivo de la mondo». Ne ekzistas diaj donacoj, kiuj ne manifestiĝas en la malforteco de la homa kondiĉo.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments