Marco

Marco

Posted on 07/15/2015


Photo taken on July 15, 2015



Keywords

esperanto
Savanto
Izraelo
komunumo
kristana
Mesio
instrui
Majstro
disĉiploj
prediki
dekdu
sendi
heroldoj
konvertiĝo
vangelo
Spirito
gospel
regno
evangelio
katolika
Dio
biblio
Kristo
kristanismo
katolikismo
Jesuo
mesaĝo
Maggi
malsanuloj
demonoj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

466 visits

Li komencis sendi ilin

Li komencis sendi ilin
Li komencis sendi ilin

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/12072015.pdf

El la evangelio laŭ Marko 6, 7-13
(Komento de Alberto Maggi fratulo OSM)


Post la malsukceso de Jesuo dum la predikado en la sinagogo, kie li estis akceptata skeptike kaj Jesuo mem miris pro ilia nekredemo, Jesuo aligas en sia agado la dekdu. La dekdu estas la disĉiploj kiuj reprezentas la novan Izraelon, kiu ĝuste konsistis el dekdu triboj.

“Jesuo komencis sendi ilin” skribas Marko, “duope”, ĉar ili konsistigas komunumon, ne prezentiĝas kiel estroj aŭ heroldoj, sed ili devas esti komunumo kiu travivas tiun ĉi mesaĝon.


“Tiam la dek du foriris” – jen ĉi tie oni devas sin demandi “sed ĉu ili faris tion kion Jesuo diris al ili fari aŭ ne?”. Ĉar Jesuo ne invitis la disĉiplojn prediki la konvertiĝon, kaj eventuale la konvertiĝo estis por la regno de la ĉielo, ne ilin invitis forpeli la demonojn, li donis la povon super la malpuraj spiritoj, kio estas alia afero, kaj ŝmiri la malsanulojn per oleo, ktp.
La disĉiploj ne faris tion kion Jesuo indikis al ili. Kaj fakte ni vidos en la sekvo de tiu ĉi Evangelio ke Jesuo ilin vokos flanke kaj malpermesos al ili anonci mesaĝon kiun li ne rajtigis.




Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments