Marco

Marco

Posted on 06/15/2015


Photo taken on June 15, 2015



Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

142 visits

Ĝi estas la plej malgranda el ĉiuj semoj, sed fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj

Ĝi estas la plej malgranda el ĉiuj semoj, sed fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj
En tiu tempo Jesuo diris al la homamaso: «La regno de Dio similas al semoj, kiujn iu ĵetas en la teron. Ĉu li dormas aŭ viglas tage aŭ nokte, la semo burĝonas kaj kreskas, kaj li tute ne scias kiel. Per si mem la tero kreskigas la rikolton, unue tigon, poste spikon, poste maturan grenon. Kiam la frukto estas preta, tuj oni svingas la falĉilon, ĉar venis la tempo de la rikolto».

Jesuo ankoraŭ diris: «Al kio ni komparu la regnon de Dio aŭ per kia parabolo ni montru ĝin? Ĝi estas kiel sinapa semeto: kiam oni semas ĝin en la teron, ĝi estas la plej malgranda el ĉiuj aliaj semoj. Tamen, semite, ĝi kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj de la kampo. Kaj ĝi elmetas tiel grandajn branĉojn, ke sub ĝia ombro povas nesti la birdoj de la ĉielo». Per multaj tiaj paraboloj Jesuo anoncis al ili sian mesaĝon, kiel ili povis kompreni. Kaj sen parabolo Li ne parolis al ili. Sed al siaj disĉiploj Li private klarigadis ĉion.

Comments