Marco

Marco

Posted on 06/15/2015


Photo taken on July  5, 2011



Keywords

esperanto
parabolo
individuo
Savanto
kristana
Mesio
servado
Majstro
paraboloj
amasigi
kunpartigi
ordoni
servadi
alernativa
vangelo
Spirito
gospel
regno
evangelio
katolika
Dio
biblio
Kristo
kristanismo
socio
katolikismo
Jesuo
mesaĝo
Maggi
modesteco


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

448 visits

Ĝi estas la plej malgranda el ĉiuj semoj, sed fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj

Ĝi estas la plej malgranda el ĉiuj semoj, sed fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj
Ĝi estas la plej malgranda el ĉiuj semoj, sed fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/14062015.pdf

El la evangelio laŭ Marko 4, 26-34

Komento al Evangelio de p. Ricardo Perez Marquez (dum la hospitalrestado de Alberto Maggi)

11-a Dimanĉo de la Ordinara Tempo – 14-an de junio 2015

Jesuo prezentas du parabolojn kiuj anoncas la potencialon, la potencon kaj la forton kiu enestas en lia mesaĝo.
Estas dirite La regno de Dio…, ni scias la Regno de Dio estas la alternativa socio kiun Jesuo venis por proponi, socio en kiu anstataŭ amasigi por si mem enestu la ĝojo kunpartigi, kaj kie anstataŭ ordoni enestu la servado.
Similas al semoj, kiujn iu ĵetas en la teron. La semo estas lia vorto, lia mesaĝo. La prefero de Jesuo por bildoj kiuj referencas al la kampara vivo indikas ke en lia mesaĝo, en lia bona novaĵo, estas forto kiu senbridigas la vivigan proceson por la kresko kaj maturiĝo de la individuo.


La regno de Dio jam ekzistas, oni ne devas atendi kiu scias kiajn spektaklajn manifestiĝojn de tiu regno, temas pri realaĵoj etaj, modestaj, sed vivaj kaj vivigaj. La regno de Dio do ekzistos kie estas la komunumoj kiuj akceptis lian mesaĝon.

Per multaj tiaj paraboloj Jesuo anoncis al ili sian mesaĝon, kiel ili povis kompreni. Kial kiel ili povis kompreni? Ne temas pri oreloj, pri aŭdado, sed temas pri amo, pri koro.

Tiom kiom oni kapablas kiel Jesuo donaci propran vivon, oni komprenas lian mesaĝon. Kaj poste konkludas la evangeliisto: Kaj sen parabolo Li ne parolis al ili. Sed al siaj disĉiploj Li private laŭlitere “aparte”. Tio estas la unua el la sep fojoj en kiuj la evangeliisto utiligos tiun interpretŝlosilon. Ĉiun fojon kiam li utiligas la esprimon “aparte”, tio signifas nekomprenon, se ne eĉ malfavoron flanke de liaj disĉiploj.

Estos ankoraŭ longa vojo irenda antaŭ ol ili komprenos la realon de la regno de Dio.

Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments