Marco

Marco

Posted on 09/21/2014


Photo taken on September 21, 2014



Keywords

esperanto
Jesuo
Maggi
Spirito
pago
Savanto
vitejo
kristana
Mesio
Vorto
Majstro
Gvidanto
terposedanto
meritoj
katolikismo
Patro
laboristoj
evangelio
donaco
katolika
papo
Dio
biblio
Sinjoro
Mateo
mastro
Kristo
kristanismo
Filo
bezonoj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

721 visits

Ĉu vi estas enviema ĉar mi estas bona?

Ĉu vi estas enviema ĉar mi estas bona?
Ĉu vi estas enviema ĉar mi estas bona?


www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/21092014.pdf


El la Evangelio laŭ Mateo 20, 1-16
(Komento de p. Alberto Maggi OSM)


XXV Ordinara Tempo – 21an de septembro 2014



Ne estas facile akcepti iun Dio kiu, anstataŭ premii la bonulojn kaj puni la malbonulojn, kontraŭe “levas sian sunon sur la malbonulojn kaj sur la bonulojn” (Mt 5,45), proponante al ĉiuj sian amon. Tia Dio ŝajnas maljusta, samkiel la mastro de la parabolo rakontita de Jesuo (Mt 20,1-15). En ĝi estas prezentata iu terposedanto kiu dungas taglalboristojn por sia vitejo. La graveco de la laboro igas la mastron mem eliri de la hejmo je la sunleviĝo, por iri sur la vilaĝan placon, kaj dungi la laboristojn (Mt 20,1). La taga pago estis unu denaro, kaj tion la mastro certigas al la laboristoj. La granda disponebleco de manlaboristoj kaŭzis ke per unu nura laboristvoko oni povis kontentigi la necesojn de la tuta tago. Male, surprize, ĉirkaŭ je la naŭa matene, la mastro refoje eliras, serĉante aliajn laboristojn. Li ne tion faras pro neceso de la vitejo, la unuaj vokitoj estis pli ol necese, sed li ilin dungas ĉar ili estas ankoraŭ senokupaj kaj esti senlaboraj, en tiu socio signifas ne manĝi. Estas al iliaj bezonoj ke la mastro pripensas. Kaj al tiuj li promesas doni pagon surbaze de la farita laboro (“tio kio estas justa”, Mt 20,4).



Dio ne estas severa mastro, sed grandanima mastro, kiu ne pagas la homojn laŭ iliaj meritoj, sed laŭ iliaj bezonoj, ĉar lia amo ne estas donata kiel premio, sed kiel donaco. Tio kio motivigas lian agmanieron estas la bezonoj de la homoj, ilia feliĉo. Kaj se al iuj tiu konduto povas ŝajni maljusta, kaj ili ne konsentas pri ĝi, tio okazas ĉar la lia estas “malica okulo” (Mt 20,15), tiu de la avarulo, de la enviemulo (Dt 15,9), de tiu kiu ĉion faras pro sia profito. Tiu neniam povos kompreni la agmanieron de iu Dio kiu ne “celas sian intereson” (1 Kor 13,5), sed tiun de la homo.






Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments