Marco

Marco

Posted on 12/07/2013


Photo taken on December  7, 2013



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Spirito
Savanto
kristana
Mesio
konverti
Majstro
Johano
Patro
Filo
amo
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
kristanismo
Babtisto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

618 visits

Konvertiĝu, ĉar estas proksime la regno de la ĉielo.

Konvertiĝu, ĉar estas proksime la regno de la ĉielo.
El la evangelio laŭ Mateo 3, 1-12

En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judeo. Li diris: «Konvertiĝu, ĉar estas proksime la regno de la ĉielo». Pri Li aludis la profeto Jesaja, kiam li skribis ĉi tiujn vortojn: «Voĉo de krianto en dezerto: pretigu la vojon de la Sinjoro, ebenigu liajn irejojn».

Johano havis veston el kamelaj haroj kaj ledan zonon ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo. Amasoj aliris al li el Jerusalemo, el la tuta Judeo kaj el la ĉirkaŭaĵo de Jordano. Ili konfesis siajn pekojn, kaj estis baptitaj de li en la rivero.

Ankaŭ multaj el la fariseoj kaj sadukeoj venis al lia baptado. Kiam li vidis ilin, li diris: «Vipuridoj! Kiu diris al vi, ke vi eskapos de la venonta kolero? Kondutu do kiel sincere pentantaj homoj! Ne iluziiĝu dirante en vi mem: Ni estas filoj de Abraham; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. Jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; do ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estos dehakata kaj ĵetata en fajron. Mi vin baptas nur per akvo por stimuli vin al pento; sed tiu, kiu venas post mi, vin baptos per la Sankta Spirito kaj fajro: Li estas pli potenca ol mi, kaj mi eĉ ne estas inda porti liajn ŝuojn, Lia ventumilo estas en lia mano, kaj Li purigos sian draŝejon kaj kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la pajlon Li bruligos per fajro neestingebla».
...
La enigo de tiu ĉi sango-vino en la enon de la homo, estas la komuniko de la Spirito, vivo kaj amoforto kiu transformas la homon.

www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html

Maria Mickle has particularly liked this photo


Comments