Marco

Marco

Posted on 09/29/2013


Photo taken on September 29, 2013



Keywords

amo
Spirito
Jesuo
katolikismo
Patro
kristanismo
Kristo
biblio
vorto
Dio
religio
katolika
vojo
vivo
evangelio
lumo
fido
Mesio


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

470 visits

DUM VIA VIVO VI RICEVIS VIAJN BONAĴOJN, KAJ LAZARO TIEL SAME MALBONAĴOJN, SED NUN LI RICEVAS KONSOLON, KAJ VI SUFERAS

DUM VIA VIVO VI RICEVIS VIAJN BONAĴOJN, KAJ LAZARO TIEL SAME MALBONAĴOJN, SED NUN LI RICEVAS KONSOLON, KAJ VI SUFERAS
En tiu tempo Jesuo diris al la fariseoj: “Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage; kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, kaj deziris esti nutrita per la panpecetoj kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn.
Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita. Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. Kaj li ekkriis kaj diris: ‘Patro Abraham, kompatu min kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo.’
Sed Abraham diris: ‘Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni.’
Kaj li diris: ‘Tial mi petas, patro, ke vi sedu lin al la domo de mia patro, ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento.’ Sed Abraham diris: ‘ Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin.’ Sed li diris: ‘Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos.’ Kaj li diris al li: ‘Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.’”
---
Por la tria kaj lasta fojo aperas en la evangelio laŭ Luko la esprimo “riĉulo”. Tiu esprimo estas ĉiam negativa. Ĝi jam aperis: la unuan fojon kiam iu riĉa homo estas tiu avida kiu gajnas, detruas la grenejojn, volas konstrui aliajn, kaj la Sinjoro diras al li: “Ho senprudentulo! Ĉi tiun nokton oni postulos de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?”
Ni vidis la antaŭan fojon la saman esprimon en la riĉulo kiu laŭdas la maljustan administranton kaj Jesuo denoncas la fakton ke la riĉo estas ĉiam maljusta. La maljustuloj estas tiom perversaj en sia sistemo de riĉo kaj de valoroj, ke ili admiras la maljustulojn. Kaj ĉi tiu estas la tria fojo, ĝi estas la parabolo konata de ĉiuj kiel tiu de la riĉulo kaj de la malriĉa Lazaro.

Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html

Comments