Marco

Marco

Posted on 08/17/2013


Photo taken on August 17, 2013



Keywords

paco
Kristo
kristanismo
Patro
katolikismo
Jesuo
Spirito
Gesù
kristana
Mesio
Messia
biblio
vorto
amo
fido
lumo
evangelio
vivo
vojo
katolika
Jesus
religio
Dio
fajr


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

613 visits

Mi ne venis porti pacon al al tero, sed dividon

Mi ne venis porti pacon al al tero, sed dividon
En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj: "Mi venis ĵeti fajron sur la teron, kaj kiom mi deziras, ke ĝi jam estu brulanta! Mi havas bapton, en kiu mi estos baptita, kaj mi estas tiom angora, ĝis ĝi estos plenumita.

Ĉu vi pensas, ke mi venis por porti pacon al la tero? Ne, mi diras al vi, sed dividon! Ekde nun se en familio estas kvin personoj, ili estos dividitaj tri kontraŭ du kaj du kontraŭ tri; dividiĝos patro kontraŭ filo kaj filo kontraŭ patro, patrino kontraŭ filino kaj filino kontraŭ patrino, bopatrino kontraŭ bolfilino kaj bofilino kontraŭ bopatrino.

Johano la baptisto anoncis kiel agadon de la mesio tiun de la bapto per la Sankta Spirito kaj la fajro. La Sankta Spirito estas vivo-fonto por tiu, kiu akceptas ĝin, kaj detrua fajro, puna fajro por tiu, kiu malakceptas ĝin, kiel Johano poste klarigis "kaj la tritikŝeloj brulos kiel neestingebla fajro".

Ankaŭ la disĉiploj de Jesuo, Jakomo kaj Johano, estis petintaj al sia Sinjoro detruan fajron, fajron, kiu detruu tiujn, kiuj ne akceptis lin. Ili petis Jesuon "Sinjoro, ĉu vi volas, ke ni diru, ke fajro malsuprenvenu el la ĉielo kaj konsumu ilin?"

Do, ankaŭ Jesuo anoncas fajron, sed ĝi ne estos mortofajro sed fajro favoranta la vivon.


XX Ordinara Tempo - 18-a de aŭgusto 2013-a

Mi ne venis porti pacon al al tero, sed dividon


El la evangelio laŭ Luko 12, 49-53

(Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi OSM)



Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html


Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments