Marco

Marco

Posted on 08/10/2013


Photo taken on August 10, 2013



Keywords

amo
Spirito
Jesuo
katolikismo
Patro
kristanismo
Kristo
biblio
vorto
Dio
religio
katolika
vojo
vivo
evangelio
lumo
fido
Mesio


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

434 visits

“Ankaŭ vi estu pretaj”

“Ankaŭ vi estu pretaj”
En tiu tempo, Jesuo diris al siaj disĉiploj: “Ne timu, malgranda grego; ĉar bone plaĉis al la Patro doni al vi la regnon. Vendu viajn posedaĵojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne fariĝos malnovaj, trezoron ne mankontan en la ĉielo, kie ŝtelisto ne alproksimiĝas kaj tineo ne detruas. Ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.

Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj; kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edziĝa festo; por ke ili tuj malfermu al li, kiam li venos kaj frapos. Feliĉaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por manĝi, kaj mem venos kaj servos al ili. Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aŭ dum la tria gardoparto, kaj tie ilin trovos, feliĉaj estas tiuj servistoj.

Sed sciu, ke se la dommastro scius je kioma horo la ŝtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi. Vi ankaŭ estu pretaj, ĉar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.”

Tiam Petro diris: “Sinjoro, ĉu vi parolas ĉi tiun parabolon por ni aŭ ankaŭ por ĉiuj?” Kaj la Sinjoro diris: “Kiu do estas la fidela kaj saĝa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili ĝustatempe ilian porcion da nutraĵo? Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel. Vere mi diras al vi, ke li starigos lin super ĉio, kion li havas. Sed se tiu servisto diros en sia koro: “Mia sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj manĝos kaj trinkos kaj ebriiĝos, la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj tranĉe skurĝos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj.

Tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laŭ lia volo, suferos multajn batojn; sed tiu, kiu ne sciis, kaj laŭ siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn.

Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.”

Comments