Marco's photos

Jesuo estis tentata de Satano; kaj la anĝeloj serv…

17 Feb 2018 539
Jesuo estis tentata de Satano; kaj la anĝeloj servadis Lin El la evangelio laŭ Marko 1, 12-15 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) 1a Dimanĉo de Karesmo - la 18an de februaro 2018 La evangelio de Marko, en la unua ĉapitro ekde versiklo 14, prezentas la komencon de la agado de Jesuo. Ni vidu, ili estas du versikloj, sed tre riĉaj kaj efikaj. Skribas la evangeliisto Post kiam Johano, li estas Johano la Baptisto, estis arestita, kial estis arestita Johano la Baptisto? Poste, en la sesa ĉapitro, Marko rakontos la kialon: ĉar Johano la Baptisto denuncis la reĝon, kiu estis preninta al si kiel edzinon la laŭleĝan edzinon de sia frato, sed estis ankaŭ alia versio, kiu ne kontraŭas, sed eĉ kompletigas ĝin, kaj ni ĝin trovas en la “Judaj Antikvaĵoj” de Jozefo Flavio, kaj kiu estas multe pli interesa, ĝi komprenigas al ni la kialon de la mortigo de Johano la Baptisto. Skribas Jozefo Flavio, ke “Kiam aliaj amasiĝis ĉirkaŭ li, ĉar liaj paroladoj estis atingintaj la plej altan gradon”, do la anonco de Johano la Baptisto atingis ĉiujn gradojn de la socio, “Herodo maltrankviliĝis”. Johano anoncis mesaĝon de ŝanĝo, kaj la potenculoj ne deziras ŝanĝi, la homamaso volas ŝanĝi, sed la potenculoj ne, kial? “Elokventeco, kiu havis tiel grandajn efikojn sur la homojn, povis konduki al iu formo de ribelo, ĉar ŝajnis, ke ili volas esti gvidataj de Johano en ĉio ajn, kion ili faris”. Kaj jen la motivo, kiun diras al ni Jozefo Flavio: “Herodo tial decidis, ke estos multe pli bone frapi anticipe, kaj liberiĝi de li antaŭ ol lia agado kondukos al ribelo, prefere ol atendi renversiĝon kaj troviĝi en situacio tiel malfacila, ke li devos penti pri tio”. … Kiel regas Dio? Dio ne regas eldonante leĝojn, kiujn liaj subuloj devas observi, sed Dio regas komunikante sian spiriton, sian amokapablon mem, la akcepton de ĉi tiu amo. La regno de Dio en la evangelio estas alternativa socio, kie, anstataŭ amasigi por si, oni kundividas kun la aliaj, kie anstataŭ mastri oni metas sin je la servado. Proksima estas, kial ĝi ne jam alvenis? Ĉar por alveni ĝi ne malsupreniras dealte, estas bezonata ŝanĝo, kunlaboro fare de la homoj. Jen kial li diras Konvertiĝu, kaj la evangeliisto utiligas verbon, kiu ne indikas religian konvertiĝon aŭ la revenon al Dio. Kun Jesuo ne estas necese reveni al Dio, ĉar Dio estas ĉi tie, sed oni devas akcepti lin, kaj kun li kaj samkiel li iri al la aliaj. Tiam li utiligas la verbon, kiu indikas ŝanĝon de pensmaniero, kiu profunde trafas la sintenon, do ŝanĝu vian vivon, Konvertiĝu kaj kredu al la evangelio. Jen, ĉi tiu estas bildo de espero, de certeco, kredu, ke eblas realigi alternativan socion, kredu tion ĝisfine, ĉar ĉi tiu estas la bona sciigo, ĝi estas la respondo de Dio al deziro pri vivpleneco, kiun ĉiu persono kunportas en si mem. Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html Plej amike kaj frate #homiliojenEsperanto

Pentu kaj kredu je ĉi tiu sava mesaĝo

21 Jan 2018 597
Pentu kaj kredu je ĉi tiu sava mesaĝo El la evangelio laŭ Marko 1, 14-20 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) La evangeliisto Marko denuncas la stultecon de la povo. Ĉiun fojon kiam la povhavanto kredas sufoki denunco-voĉon la Sinjoro vivigas iun eĉ pli laŭtan. … La konvertiĝo al kiu Jesuo vokas kaj invitas estas: dum ĝis nun vi vivis por via avantaĝo, nun vivu por la alies avantaĝo; dum ĝis nun vi fiŝkaptis por vi, nun fiŝkaptu por la aliaj, por komuniki vivon al la aliaj. Jesuo do ilin invitas kunlabori al lia agado en la proponado kaj praktikado konkreta de stilo malsama, por igi ebla alternativan socion, tiu kiu estas nomata regno de Dio, kaj la unua agado kiun oni faras estas forpreni la homojn de tio kio povas doni al ili la morton. Se tio kio donas vivon estas la rezigno je propra avantaĝo, tiu kiu donas morton estas vivi nure centrigitaj sur propra avantaĝo, sur propra profito. Kaj estos ĝuste tiuj kiuj estas centrigitaj sur propra profito, sur propra avantaĝo, la plej akraj malamikoj de Jesuo. Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html Plej amike kaj frate #homiliojenEsperanto

La Infano kreskadis plena de saĝeco

30 Dec 2017 1 610
La Infano kreskadis plena de saĝeco El la evangelio laŭ Luko 2, 22-40 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) La Sankta Familio – 31an de decembro 2017 Malgraŭ la eksterordinara sperto kiun la gepatroj de Jesuo havis, aparte lia patrino, ili estas ankoraŭ ankritaj al la tradicio de la popolo, kiu vidas la rilaton kun Dio bazita sur la observo, sur la obeo al lia leĝo. La evangeliisto en tiu ĉi peco volas antaŭi kaj bildigi la malfacilaĵon kiujn spertos Jesuo proponante al sia popolo malsaman rilaton kun Dio, ne plu bazitan sur la obeo al liaj leĝoj, sed sur la akcepto de lia spirito, de lia amo. … Simeon al Maria, kiu reprezentas la popolon de Izraelo, anoncas ke la vorto de tiu filo estos por ŝi kiel glavo kiu ŝin devigos fari elektojn, foje eĉ tre dolorigajn. Fakte, en la posta epizodo kiun la evangeliisto prezentos, tiu de la retrovo de Jesuo en la templo, li verkos tiel ke la unuaj kaj ununuraj vortoj kiujn Jesuo adresos al sia patrino estos riproĉovortoj. Ankoraŭ longas la irado de Maria. Maria devos kompreni ke de patrino de la filo ŝi devos transformiĝi en disĉiplon. Longa kaj doloriga irado, kiel glavo kiu trapasas la animon. Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html Plej amike kaj frate m. m. #homiliojenEsperanto

Viglu, ĉar vi ne scias, kiam venos la domo mastro.

02 Dec 2017 629
Viglu, ĉar vi ne scias, kiam venos la domo mastro. El la evangelio laŭ Marko 13, 33-37 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) 1a Dimanĉo de Advento – 3° de decembro 2017 La 13-a ĉapitro de la evangelio de Marko estas sendube la plej malfacila kaj kompleksa el lia tuta evangelio. Pri tio konscias la evangeliisto mem, kiu ĉe versiklo 14 skribas “(la leganto komprenu)”, ĉar li scias, ke li diras ion tre kompleksan. Jesuo, parolinte pri la fino de Jerusalemo kaj pri la fino de ĉiuj povoj, kiuj dispremas kaj humiligas la homon, kaj pro tio estas postulata la kunlaboro de la disĉiploj, anoncas la individuan finon de ĉiu lia disĉiplo. … Kaj la averto de Jesuo: “Gardu vin, ke li, venante subite,…” – “subite” signifas envenon, kiu ne lasas la tempon ŝanĝi sintenon – “…ne trovu vin dormantaj!” kiel bedaŭrinde ĝi trovos ilin je la momento de la kapto en Getsemano, kiam ĉi tiuj disĉiploj estos dormantaj kaj ne kapablaj aliĝi al Jesuo en la plej grava momento de lia ekzisto. Kaj la konkluda finaĵo: “Kaj tion, kion mi diras al vi, mi diras al ĉiuj“. Tiu mesaĝo, kiun Jesuo postlasis al siaj disĉiploj, estas mesaĝo por la tuta homaro. La servado, kiel distingilo, kiu igas rekonebla la personon, la disĉiplon, en maniero daŭra, kutima kaj distingebla, estas tio, kio ebligas al la Patro zorgi pri la siaj kiam estos la momento de la fino. Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html

Ili ne praktikas tion, kion ili mem instruas

08 Nov 2017 616
Ili ne praktikas tion, kion ili mem instruas El la evangelio laŭ Mateo 23, 1-12 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) Post kiam li silentigis ĉiujn siajn kontraŭulojn, laŭvice ili estas la pastroj, la pliaĝuloj, la fariseoj, la herodanoj, la sadukeoj, la leĝinstruistoj, Jesuo kunvokas la amasojn kaj la disĉiplojn por ilin averti kontraŭ ilia instruado. Ĝi estas la lasta alparolo, kiun Jesuo adresas al la amasoj, kaj ĝi estas la plej akra en la tuta evangelio, kial? Ne temas tiom pri polemiko kun la juda komunumo, de kiu la kredantoj jam estis disiĝintaj, sed ĝi estas severa admono, do akceptenda serioze, kiun Jesuo adresas al sia komunumo kaj al siaj disĉiploj, al ĉiuj, kiuj volas sekvi lin, ne imiti tion, kion Jesuo nun kritikas. … … jen la instruo de Jesuo:“ Sed vi ne lasu nomi vin rabeno, ĉar vi estas ĉiuj fratoj, kaj nur unu estas via Majstro”, neniu en la komunumo rajtas meti sin supren, la ununura kiu instruas estas Jesuo, kiu komunikas al ni la Spiriton de la Patro. “Kaj nomu neniun sur la tero patro, ĉar nur unu estas via Patro: Tiu, kiu estas en la ĉielo.”. Patro estis tiu, kiu transdonis la tradicion, estis la aŭtoritatulo. Nu, la ununura patro en la komunumo estas la ĉiela Patro, kiu ne regas la homojn eldonante leĝojn, altrudante ŝarĝojn, kiujn ili devas observi. Jen kial Jesuo estis dirinta: “Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.”. La Patro ne altrudas doktrinojn, sed komunikas sian amon, komunikas sian amokapablon mem, sian Spiriton. “Kaj ne estu nomataj ĉefoj” (laŭvorte, gvidantoj), “ĉar nur unu estas via Majstro (laŭvorte, Gvidanto), Kristo”, kaj la finaĵo: “Inter vi la plej granda estu via servanto”, la greka termino egalas al diakono. La vera grandulo en la komunumo ne estas tiu, kiu surmetas la ŝarĝojn, sed tiu, kiu metas sin je servado, ĉar, diras Jesuo, “Se iu klopodos sin altigi,”, nome, sin altigos super la aliaj, “Dio humiligos lin;”, sed “se iu restos humila,”, nome, sin metos je servado, “Dio honoros lin.”. La risko, kiun Jesuo volas eviti, estas tiu, ke en lia komunumo stariĝu interrilatoj pere de la regado de kelkaj kaj la subigo de la aliaj. Tio estas neniel evangelia, neniel kristana. La komunumo de la sekvantoj de Jesuo estas komunumo de gefratoj, kie la unuj vivas por la bono kaj la bonstato de la aliaj. Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/05112017.pdf

Pagu al la imperiestro tion, kio apartenas al li;…

22 Oct 2017 718
Pagu al la imperiestro tion, kio apartenas al li; sed donu al Dio tion, kio apartenas al Dio. El la evangelio laŭ Mateo 22, 15-21 29an ORDINARA DIMANĈO - 22an de oktobro 2017 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/22102017.pdf Post la serio da atakparoloj per kiuj Jesuo akuzis la spiritajn estrojn de la popolo esti ŝtelistoj kaj murdistoj – ŝtelistoj ĉar ili alproprigis al si la popolon kaj murdistoj ĉar ili uzis perforton – estas nun kontraŭatako flanke de tiuj ĉi estroj, kiuj tamen havas problemon. Jesuo estas sekvata de granda homamaso, tial oni devas lin senestimigi. La evangelio kiun ni legas, je ĉapitro 22 de Mateo, versikloj 15-21, estas la unua el serio da atakoj per kiuj la religiaj estroj, la spiritaj estroj klopodos senestimigi Jesuon, preparos insidojn por lin misfamigi kaj senestimigi antaŭ la amaso. … Sed, kaj estas tio kion la evangeliisto volas celi, sed donu al Dio tion, kio apartenas al Dio“. Kion ili devas redoni al Dio kaj kio estas de Dio? Jesuo en la parabolo de la vitkulturistoj murdistoj utiligis la religiajn estrojn kaj la spiritajn estrojn kiuj pro intereso alpropriigis al si la vitejon de la Sinjoro, kiuj metiĝis inter Dio kaj la popolo, trudante siajn tradiciojn, siajn leĝojn, kaŝante kaj obskurigante la amon de Dio por lia popolo. Oni devas do malagnoski unuflanke la regadon de Cezaro, sed redoni tion de Dio kio estis uzurpata de la fariseoj. Aŭdinte tiujn vortojn, komentas la evangeliisto, ili miris, surpriziĝis, kaj, lin lasante, foriris. Ili foriras por poste reveni, fakte pli poste ili rekomencos per unu el ili, per fakulo, per leĝodoktoro. Kaj ĉi tiu estas nur la serio de la insidoj al Jesuo kiujn faros fariseoj, herodanoj, sadukeoj kaj leĝodoktoroj. Plej amike kaj frate #homiliojenEsperanto

Ĉu vi estas enviema, ĉar mi estas bona?

24 Sep 2017 414
Ĉu vi estas enviema, ĉar mi estas bona? El la evangelio laŭ Mateo 20, 1-16a 25a ORDINARA DIMANĈO - 24an de septembro 2017 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/24092017.pdf La parabolo de la vitejo en la 20-a ĉapitro de la evangelio de Mateo estas la unua el tri paraboloj temantaj pri vitejo. La vitejo, ni tion scias, estis bildo de Israelo, de la Israela popolo. Per ĉi tiu parabolo Jesuo intencas proponi ŝanĝon de interrilato kun Dio: dum en la religio la amon de Dio oni devas meriti pro siaj streboj, pro siaj meritoj, kun Jesuo la amon de Dio oni devas akcepti kiel donacon fare de la Sinjoro. Do kun Jesuo la amo de Dio ne plu estas premio pro la meritoj de la personoj, ĉar ne ĉiuj povas havi meritojn, sed donaco pro la bezonoj de la personoj, ja bezonojn ĉiuj havas. … “Se mi volas doni al ĉi tiu lasta, kiom al vi, ĉu ne estas permesite al mi fari per mia mono tion, kion mi volas?”, jen, Jesuo estas parolanta pri la malavareco de Dio, kiu estas donacata al ĉiuj, kiuj bezonas ĝin. “Aŭ ĉu vi estas enviema,”, laŭvorte via okulo estas malica, bildo de avareco, de ŝparemo, “ĉar mi estas bona al ili?”, jen kia esta Dio, Dio estas boneco. Kaj li finas: “Tiel lastaj estos unuaj kaj unuaj estos lastaj.”, ĉi tiu fermo ligiĝas kun la fermo de la 19-a ĉapitro, versiklo 30, kie estis skribite “multaj el la unuaj estos lastaj kaj la lastaj unuaj”; ĉi tie, kontraŭe, ligante sin al tiu instruo kaj enfermante ĝin tute, li diras, ke la lastaj estos la unuaj, kaj la unuaj la lastaj. Ĉu tion komprenis liaj disĉiploj? Tute ne, senutila parolo. Tuj poste, alvenos la patrino de la filoj de Zebedeo, peti la plej gravajn postenojn por siaj filoj. #homiliojenEsperanto

Ne, Mi ne diras al vi ĝis sep fojoj, sed ĝis sepde…

19 Sep 2017 703
Ne, Mi ne diras al vi ĝis sep fojoj, sed ĝis sepdek sep fojoj El la evangelio laŭ Mateo 18, 21-35 24a ORDINARA DIMANĈO - 17an de septembro 2017 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/17092017.pdf Mateo estas la evangeliisto kiu, pli ol la aliaj, dediĉas atenton al la temo de pardono. Pro tio ĉe ĉapitro 18 li prezentas Jesuon kiu indikas la neceson de interalfronto kun la frato kiu pekis, kiu plenumis kulpon, kaj la neceson solvi malpacon ene de la komunumo. Se tiu frato rifuzus restarigi tiun unuecon, li devas esti amata samkiel impostisto aŭ pekulo, tio estas senrekompenca amo, kiel la amo al la malamiko. … Jesuo aldonas: “Tiel same mia Patro, kiu estas en la ĉielo, faros al vi, se vi ne pardonos - eĉ ne temas pri simpla pardono, sed pri formeto, la iniciato estas de la kreditoro - elkore al via frato”. Kion signifas “elkore”? Ĝi estas la frukto de nova pensmaniero, kie ne plu superregas justico, sed mizerikordo. En rilato kun tio, kion Jesuo diris pli frue pri ligo kaj malligo, la signifo estas jena: la pardono de la Patro al la homoj restas ligita dum oni ne malligas la pardonon al la gefratoj. Dio jam pardonis nin, sed ĉi tiu pardono fariĝas efektiva kaj efika nur kiam ĝi transformiĝas en pardonon al la aliaj. Plej amike kaj frate Marco Menghini #homiliojenEsperanto

Se li aŭskultos vin, vi estos reakirinta vian frat…

11 Sep 2017 529
Se li aŭskultos vin, vi estos reakirinta vian fraton El la evangelio laŭ Mateo 18, 15-20 23a ORDINARA DIMANĈO - 10an de septembro 2017 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/10092017.pdf Parolinte pri la skandalo de la komunumo rilate la malgrandulojn, tio estas la flankenmetitoj, kiuj povas skandaliĝi pro tio kion ili vidas ene de la komunumo pri ambicio, supereco, Jesuo nun ekparolas pri la skandalo de la malakordoj ene de la komunumo. … Dum en la hebrea tradicio oni diradis ke kie du aŭ tri kunvenas por lerni la Torahon, la leĝon, la Shekinà, tio estas la gloro de Dio estas inter ili, Jesuo anstataŭas la leĝon. La aliĝo al Dio ne plu okazas per iu leĝo fremda al la homo, sed per la identigo kun iu persono: Jesuo, la Filo de Dio, la modelo de la homaro. Jesuo certigas ke kiam estas tiu unuiĝo, kiam solviĝas la malakordoj ene de la komunumo, lia ĉeesto estos senĉesa kaj kreskanta. Plej amike kaj frate Marco Menghini #homiliojenEsperanto

Se iu volas iri post Mi, li abnegaciu sin

03 Sep 2017 590
Se iu volas iri post Mi, li abnegaciu sin El la evangelio laŭ Mateo 16, 21-27 22a ORDINARA DIMANĈO – A 3an de septembro 2017 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/03092017.pdf Al la disĉiploj, kiuj sekvas Jesuon opiniante ke li estas la triumfanta, venkanta mesio, tiu anoncita de la tradicio, kiu en Jerusalemo konkeros kaj ekprenos la povon, Jesuo por la unua fojo parolas malkaŝe pri tio, kio atendas lin en Jerusalemo. … Jesuo kontraŭmetas al la plej granda malhonoro, la mortopuno al kiu li estis kondamnita de la Sinedrio, do la plej granda malhonoro de la religia institucio, la plej grandan honoron fare de Dio. Do «kun la gloro de Dio, la Patro kune kun siaj anĝeloj». Kaj ĉi tie Jesuo citas la libron de Sentencoj, ĉapitro 24, versiklo 12, «Tiam Li redonos al ĉiu rekompencon laŭ liaj faroj», laŭvorte “la praktikado”. La homo estas taksata laŭ la vivo kiun li praktikis, laŭ la faroj kiujn li plenumis, kaj ne laŭ la ideoj aŭ la religiaj instruoj kiujn li deklaris: estas tio, kion oni faras por la aliaj, tio kio determinas propran ekziston. Estas kroma parto, kiu ne ĉeestas en la liturgia versio, sed kiu estas grava. Jesuo anoncas, ke «la ĉi tie starantaj ne mortos antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno». Fakte li anoncas la epizodon kiu sekvos tuj poste, tiun de la transfiguriĝo, en kiu Jesuo pruvas ke la morto ne detruas la personon, sed ĝin plene potencigas. Plej amike kaj frate Marco Menghini #homiliojenEsperanto

Vi estas Petro, mi donos al vi la ŝlosilojn de la…

27 Aug 2017 562
Vi estas Petro, mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo El la evangelio laŭ Mateo 16, 13-20 21a ORDINARA DIMANĈO – A 27an de aŭgusto 2017 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/27082017.pdf Por teni fore siajn disĉiplojn de la fermento de la fariseoj, tio estas de la doktrino de la fariseoj kaj de la sadukeoj, Jesuo ilin portas for de la juda religia institucio kaj ilin kondukas al la ekstrema nordo de la lando. “Kiam Jesuo venis en la regionon de Cezarea Filipi”, Cezarea Filipi estas la ekstrema nordo de la lando, estas la urbo konstruita de unu el la filoj de Herodo la Granda, Filipo, kaj, por ĝin distingi disde la alia ĉemara Cezarea, ĝi estis nomata Cezarea Filipi. En la epoko de Jesuo la urbo estis konstruata. Tiu estas detalo memorenda, apud la urbo troviĝis unu el la tri fontoj de rivero Jordano, kiu estis ankaŭ konsiderata la enirejo de la regno de la mortintoj. Tiuj estas do elementoj memorendaj por kompreni tion kion la evangeliisto rakontas al ni. Do Jesuo kondukas siajn disĉiplojn tiel for de Judeo kaj ankaŭ de Galileo por starigi al ili demandon: “Li demandis siajn disĉiplojn: „Kiu, diras la homoj, ke la Filo de la homo estas?“. La evangeliisto kontraŭmetas la homojn al la Filo de la homo, la homo kiu havas la dian kondiĉon, la homo do kiu havas la spiriton kaj tiuj kiuj ne ĝin havas. … La lastaj vortoj, kiujn Jesuo utiligas en tiu ĉi evangelio reprezentas la sendadon de la disĉiploj iri kaj instrui “ĉion kion mi ordonis al vi”. Do en la instruado de Jesuo, tiu mesaĝo komunikas la vivon, estas dia aprobo, flanke de la ĉielo. Tamen, jen la surprizo: “Tiam Li admonis la disĉiplojn, ke al neniu ili diru, ke Li estas la Mesio”. Kiam Jesuo ordonas, tio signifas ke estas ia rezisto. En la respondo de Petro estis iu pozitiva parto pro la fakto ke li rekonis Jesuon kiel la filon de Dio kiu komunikadis vivon, la vivanta Dio, sed la negativa parto kiu estas? La personoj diris ke vi estas la Kristo, tio estas la mesio atendata de la tradicio. Tiam Jesuo diras: “tion al neniu diru”, ĉar li ne estas la mesio atendata de la tradicio. Jesuo estas Kristo, li estas la mesio, sed en formo tute malsama, li ne utiligos la povon, sed la amon; ne la ordonon sed la servadon. Kaj tio kaŭzos nun la kolizion ĝuste kun Simono. Tiu kiu estis difinita “ŝtono” por konstruado, iĝos ŝtono de falpuŝiĝo. Plej amike kaj frate Marco Menghini #homiliojenEsperanto

Virino, granda estas via kredo!

24 Aug 2017 582
Virino, granda estas via kredo! El la evangelio laŭ Mateo 15, 21-28 20a ORDINARA DIMANĈO – A 20an de aŭgusto 2017 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/20082017.pdf Kiam ni legas la evangeliojn, ni devas ĉiam distingi tion, kion la evangeliisto volas transdoni al ni, disde la maniero, en kiu li diras ĝin, utiligante literaturajn ĝenrojn, figurajn bildojn ne ĉiam kompreneblajn, kiel en la kazo de ĉi tiu peco, temas pri Mateo, ĉapitro 15, versikloj 21-28, la ŝoka epizodo de la rifuzo de Jesuo al virino angorplena pro la malsano de sia filino. En ĉi tiu kazo la evangeliisto utiligas tiun metodon, kiu estas esprimita per la dirmaniero ”bati la sakon, por ke la azeno sentu”, nome, ne diri rekte iun malagrablaĵon al la koncernato, sed alvenigi ĝin al li nerekte. Tio, kio sekvas, kaj kiun nun ni ekzamenos, ne estas kroniko, sed instruo, kiun Mateo donas al la disĉiploj de Jesuo, kiuj malemas kompreni la universalan amon de Dio al la homaro. Ne ekzistas privilegia popolo, ne estas prioritato por ni kaj poste la aliaj, sed estas la amo de Dio al ĉiuj. Jesuo estis provinta tion anonci, ricevante grandan kontraŭstaron, jam en la 8-a ĉapitro de ĉi tiu evangelio, post la epizodo de la centestro de Kapernaumo, kiun Jesuo laŭdas pro lia fido. Jesuo estis dirinta: “Vere mi diras al vi, ke ĉe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.”, do Jesuo laŭdas paganon, paganoj estis abomenindaĵo en la tiutempa pensmaniero, “Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento,”, tio estas, el la paganaj popoloj, “kaj sidiĝos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la ĉielo;”, sed, kio estas plej grava, “la filoj de la regno”, tiuj, kiuj opiniis havi la privilegion ricevi la unuajn lokojn en ĉi tiu festeno, “estos elĵetitaj en la eksteran mallumon”. Do Jesuo anoncas, ke la amo de Dio manifestiĝos ankaŭ al la paganoj, kaj li trafas en grandan reziston fare de la disĉiploj, kiuj absolute ne volas akcepti tion. Do, ĉi tiu peco estas invito superi ĉi tiun antaŭjuĝon. … Jesuo diris: „Virino, vere granda estas via kredo!”, dum Jesuo riproĉas siaj disĉilpoj pro la manko de fido, de kredo, Jesuo laŭdas ĝuste la fidon de la paganoj, “Estu al vi, kiel vi volas.“ Kaj ekde tiu momento ŝia filino estis resanigita.”, sed kiamanere ŝi estis resanigita? Jesuo plenumis neniun agon super ĉi tiu virino, li ne forpelas la demonon, la granda fido de la virino forpelas la demonon, kiu estas la bildo de la religia antaŭjuĝo, kiu diskriminacias la personojn, kaj kiu estas en la kapo de liaj disĉiploj. Plej amike kaj frate Marco Menghini #homiliojenEsperanto

Ordonu, ke mi venu al Vi sur la akvo

13 Aug 2017 624
Ordonu, ke mi venu al Vi sur la akvo El la evangelio laŭ Mateo 14, 22-33 19a ORDINARA DIMANĈO – A 13an de aŭgusto 2017 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/13082017.pdf La universala amo de Dio por la tuta homaro, kiun Jesuo venis manifesti per sia vivo kaj sia mesaĝo, trovas reziston ĝuste en la grupo de la disĉiploj, kiuj ne akceptas, ke la amo de Dio estas por la tuta homaro, inkluzive de paganoj; ili opinias, ke la privilegio apartenas al Izraelo. … “Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto ekpaŝis sur la akvo, kaj iris al Jesuo. Sed vidante la fortegan venton li ektimis. Kaj komencante subakviĝi,”, kial la evangeliisto diras al ni ĉi tiun esprimon? Jesuo, ĝuste je la fino de la surmonta prediko, kie li estis anoncinta ĉi tiun universalan amon de Dio al la homaro, estis parolinta pri iu domo konstruita sur sablo; kiam alvenis impetaj ventoj kaj akvoj, la domo disfalis, ĉar la vortoj ne estis enradikiĝintaj en la persono: jen, ĉi tiu estas la bildo de Petro, jen kial li subakviĝas, “ li ekkriis: „Sinjoro, savu min!“. Tuj Jesuo etendis la manon, kaj kaptis lin,”, estas interese, ke Jesuo estis vokinta Simonon, invitante lin esti kaptisto de homoj, kaj kontraŭe estas li tiu, kiu devas esti kaptita, “dirante: „Ho malgrandfidulo“ , duafoje Jesuo devas riproĉi pro la manko de fido, “kial vi dubis?”, li opiniis, ke la dia kondiĉo venas pro dia ordono, dum la dian kondiĉon oni atingas nur pere de la persekuto, la kontraŭstaro kaj ofte la forofero de sia vivo. “Post kiam ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesis.”, ĉi tiu kontraŭa spirito, tuj kiam la komunumo akceptas denove Jesuon, ĉesas. “Tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis”, ni retrovos ĉi tiun verbon sur la monto de la releviĝo, kiu estas la sama monto de la feliĉoj, kie la disĉiploj renkontas la releviĝinton, “adorkliniĝis al Li, dirante: „Vere Vi estas“, kaj jen la novaĵo, “Filo de Dio!”. Ili ne diras “la filo de Dio”; la filo de Dio indikis la tradician Dion, tiun, kiu ekstermadis la pekulojn, kiu abomenis la paganojn; Jesuo estas filo de Dio, iu tute nova maniero manifesti Dion kaj lian filecon, kiu estas tiu de universala amo de kiu neniu povas esti ekskludita. Plej amike kaj frate Marco Menghini #homiliojenEsperanto

Lia vizaĝo brilis kiel suno

08 Aug 2017 527
Lia vizaĝo brilis kiel suno El la evangelio laŭ Mateo 17, 1-9 TRANSFIGURIĜO DE LA SINJORO – A 6an de aŭgusto 2017 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/06082017.pdf En la evangelio de Mateo estas kvar montoj, unu en rilato kun alia. Al la monto de la feliĉproklamoj respondas la monto de la releviĝo, tio signifas, ke praktikante la mesaĝon de Jesuo, oni spertas Kriston releviĝintan kaj la nedetrueblan vivon; al la monto de la tentoj respondas la monto de la transfiguriĝo. La dian kondiĉon, laŭ la evangeliisto, oni akiras ne per la adoro de la povo, sed per la fordono de si mem. … “… dum ili malsupreniris de sur la monto, Jesuo ordonis al ili: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de la homo releviĝos el la mortintoj.»”. Ili spertis, kia estas la kondiĉo de la homo kiu pasas tra la morto, sed ili ne havigu al si iluziojn, ili devas ankoraŭ vidi, kiaspecan morton Jesuo alfrontos, la morton kiun la Biblio rezervigis al la malbenitoj de Dio, abomenindan morton, la morton per la kruco. Do, por eviti maloportunajn sentojn de entuziasmo, diru nenion al iu ajn, ĝis post la releviĝo, nome, pli frue mi devos pasi tra la morto, kaj ĉi-speca morto. Plej amike kaj frate Marco Menghini #homiliojenEsperanto

Kiu ĝin trovas, vendas ĝoje ĉiujn posedaĵoin, kaj…

30 Jul 2017 548
Kiu ĝin trovas, vendas ĝoje ĉiujn posedaĵoin, kaj aĉetas ĝin El la evangelio laŭ Mateo 13, 44-52 17a ORDINARA DIMANĈO – 30an de JULIO 2017 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/30072017.pdf En la 13-a ĉapitro de la evangelio de Mateo, Jesuo per tri paraboloj, atentigis la komunumon kontraŭ tri riskoj: per la parabolo de lolo (malbona herbo) li igis singarda la komunumon kontraŭ la tento esti komunumo el elektitoj; per la parabolo de sinapo, kontraŭ la tento je grandeco; kaj, fine, per la parabolo de la fermentaĵo, kontraŭ senkuraĝiĝo. Nun, kiel kontraŭveneno al tiuj tri tentoj, Jesuo invitas al fideleco al la unua beatproklamo, kaj tion li faras denove per paraboloj. … Ĉe la fino de la sep paraboloj pri la regno, Jesuo diras: „Ĉu vi komprenis ĉion?“ „Jes“ ili respondis. Kaj Li diris: „Tial se iu skribdoktoro”, la skribdoktoro estis grava persono, li estis la majstro de Israelo en eminenta senco, li konsistigis la seneraran instruoficon, “fariĝas disĉiplo”: ankaŭ la majstro, fronte al la novaĵo de Jesuo, devas refariĝi lernanto, devas fariĝi disĉiplo, eble tio estas iamaniere la portreto de la evangeliisto “de la ĉiela regno, li fariĝas kiel domomastro, kiu eltiras el sia trezorejo”, jen la termino trezoro kiu malfermis la pecon kaj ĝin fermas, “objektojn novajn”, laŭlitere plibonajn, la evangeliisto utiligas la saman terminon kiu, en la evangelio de Johano, indikos la novan ordonon, la plibonan ordonon, “kaj malnovajn”, kion intencas diri la evangeliisto? Ke la mesaĝo de Jesuo havas ĉiam prioritaton kompare kun tiu de Moseo: la nova interligo estas pli grava ol la lasta interligo de la malnova testamento. Plej amike kaj frate Marco Menghini #homiliojenEsperanto

Lasu ambaŭ kune kreski ĝis la rikolto

30 Jul 2017 1 538
Lasu ambaŭ kune kreski ĝis la rikolto El la evangelio laŭ Mateo 13, 24-43 16a ORDINARA DIMANĈO – 23an de JULIO 2017 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/23072017.pdf En la evangelio de Mateo ne nur ĉeestas la tentoj kiujn Jesuo trasuferis, sed ankaŭ estas elmontritaj la eblaj tentoj de la komunumo de la kredantoj en ĉiu tempo. En la 13-a ĉapitro, ni trovas tri parabolojn, kun la respondo al tri eblaj tentoj: ili estas la paraboloj de la Regno de la ĉieloj, kiujn Jesuo prezentas al siaj disĉiploj: mi memorigas, ke la esprimo “Regno de la ĉieloj” tipa de Mateo, indikas la Regnon de Dio, nome la alternativan socion, kie, anstataŭ amasigi por si, oni malavare kundividu kun la aliaj, kie, anstataŭ regi, oni servu, kaj kie, anstataŭ supreniri, oni malsupreniru. Jen, kio estas la Regno de la ĉieloj. … El la tri paraboloj, la ununura pri kiu la disĉiploj postulas klarigon, eĉ en ordona maniero, estas ĝuste tiu ununura, kiun ili eble komprenis, sed pri kiu ili ne samopinias. Fakte, “liaj disĉiploj alproksimiĝis al Li kaj diris: «Klarigu al ni», la verbo estas en imperativa formo, temas pri ordono, “la parabolon pri la malbona herbo kreskinta en la kampo»”. Do ĉi tiu parabolo, en kiu Jesuo malkonfirmas la tenton esti komunumo el elektitoj, komunumo el homoj superaj al la aliaj, ĉi tiu ne estas akceptata de la komunumo de la disĉiploj. Nu, Jesuo klarigas, en la restanta parto de la parabolo, ke la unuopuloj juĝas sin mem, elektante, kio ili estu: aŭ tritiko, pano kiu nutras, beno por la aliaj, aŭ lolo, malbona herbo kiu venenas kaj mortigas. Do tri tentoj al kiuj la ĉiutempaj komunumoj povas esti elmetitaj, sed kun la certeco, kun la certigo, ke la mesaĝo de Jesuo efektiviĝos malgraŭ ĉio, malgraŭ la malriĉo de la rimedoj. Plej amike kaj frate Marco Menghini #homiliojenEsperanto

Semanto eliris por semi

09 Aug 2013 543
Semanto eliris por semi El la evangelio laŭ Mateo 13, 1-23 15a ORDINARA DIMANĈO – 16an de JULIO 2017 (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM) Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie: www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/16072017.pdf La parabolo de la semanto, rakontita de Jesuo estas kuraĝigo por ĉiuj, kiuj anoncas la vorton. La rezulto ne dependas de la semo, de la vorto, sed ĝi dependas de la grundo. Por kompreni ĉi tiun parabolon, oni devas referenci la anoncon de la Sinjoro en profeto Jesaja: “tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo; ĝi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis”. La Sinjoro certigas, ke lia vorto entenas en si mem krean energion, tiu sama vorto de la Kreinto kiu diris: “Estu lumo; kaj fariĝis lumo”, do ĉi tiu lia vorto entenas krean energion, kiu, kiam ĝi trafas la taŭgan grundon, evoluigas ĉiujn siajn potencialojn. Jesuo priskribas, en ĉi tiu parabolo, la eblecojn, kaj ankaŭ la malfacilaĵojn en la akcepto de ĉi tiu vorto. … Fine, “kelkaj estas kiel la bona grundo; ili komprenas”, ili komprenas ĝuste ĉar ili konvertiĝis, “kaj fruktigas ĝin;”, por kompreni la esprimon de Jesuo, paradoksan sed netute tian, oni devas scii ke, en la tiuepoka kulturo, el tritika semo oni eltiris spikon kun sep, ok grajnoj. Kiam la jaro estis favora, la spiko enhavis dek grajnojn, en esceptaj situacioj oni trovis eĉ spikon kun tridek grajnoj, sed temis pri eksterordinara situacio. Nu, Jesuo metas je la lasta loko tion, kio por la homoj estas eksterordinara, fakte li diras: “la dia vorto produktas centoble, sesdekoble, aŭ tridekoble.”, kion volas diri Jesuo? Kiam la grundo estas taŭga, la krea vorto eligas sian tutan kapablon, sian tutan potencialon, en maniero, kiun la homo eĉ ne povas imagi. Plej amike kaj frate Marco Menghini #homiliojenEsperanto

94 items in total