La statuo Knabineto kun hundo sur la Danubo-borda promenejo antaǔ la Peŝta Reduto (kie estis Esperantlingve prezentita de la 100-membra Centra Junulara Koruso la oratorio Mesio de Händel en 1987 okaze de la centjariĝo de Esperanto). La parulo de la knabinstatuo la skulptaĵo de la Pajacknabeto sidas sur la fera barilo iom dekstre (sur la bildo ne videblas). En la fono videblas la alia bordo de Buda (dekstre parto de la reĝa palaco).
Jes, Mesio de Händel en brilega prezentado de la 100-membra Centra Junulara Koruso, en la brilega Esperantlingva traduko de Imre Szabó! Ankaŭ mi ĉeestis la neforgeseblan eventon! :-))
Imre Szabo says:
Margit Juhász says: