6 Comments / add your comment?

Celumio says:
Ĉu vera? Ĉu falsa?
Vere kaj elkore mi ne sciis veron okazitan en Tibeto, ĉar tiam mi ne estis tie propre. Tiel mi ne rajtas juĝi veron aŭ falson pri la okazaĵo. Tamen mi aŭ vi certe povas juĝi veron aŭ falson, kiam vi trarigardos fotojn per la kunligo: www.anti-cnn.com . Do, donu al mi vian pripenson post via vido. Ni kune diskutos, sed ne disputos.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Celumio says:
Tio cxi ja ne estas bona faro. Olimpika Ludo estas nur sporta ludo kun gxojo, gajo kaj festo, sen politiko. Nur unu monato aux du monato pasos cxio tiu. Lasu nin ami Olimpikan Ludon!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ says:
Kara Celumio!

Antaŭ kelkaj monatoj mi "diskutis" kun kelkaj Ĉinanoj pri la afero de Tibeto - vi povas ekvidi ĉi tiun diskuton kadre de mia blogo... Jam ne revenas al la temo pro elementa kialo: oni ne povas vere diskuti kun homoj, kiuj aŭ diras propagandajn fiaĵojn de totalisma kaj aŭtoritara registaro (pro timo? pro konformismo?), aŭ subtenas komunistajn agadojn ĉe OKUPADO de Tibeto, aŭ silentas tiam, kiam mi donas PLEJ ELEMENTAJN demandojn pri krima karaktero de ĉina reĝimo. Ankaŭ mi vivis en komunista, mallibera lando kaj bone scias kiel funkcias la propagando sub tiu ĉi fireĝimo...

Krome, mi nur ridetas, kiam vi skribas ke Olimpikaj Ludoj estas nur sporta ludo kun ĝojo gajo kaj festo. Mi ridetas, ĉar Olimpikaj Ludoj estas de multe da jaroj nur ekonomia, financa kaj kapitalista "amuzo" - sporta etoso troviĝas ie malantaŭ; Olimpikaj Ludoj estas bonega okazo por perlaborado de monoj de registaroj, privataj fiaj korporacioj kiel Coca-Cola ĉu McDonalds. Mi ne estas romantika - mi estas realisto! Ĉinio disrompas homajn (viajn!) rajtojn, mortas siajn civitanojn kiuj kontraŭas al krimaĵoj de la reĝimo - jes, Olimpikaj Ludoj en Pekino estos grandega festo, ĝojo kaj gajo! La registaro ĝojos, festos kaj gajos - ke tiaj fiuloj kiel George Bush kaj aliaj "mastroj de la mondo" denove subtenas krimaĵojn per sia silento. Nu, multfoje okazis en la pasinteco, ke kapitalismo unuigas kun malliberaj sistemoj por konkretaj ekonomiaj-politikaj celoj... Du krimaj sistemoj ĉiam interkompreniĝos.

Se vi vere ne scias, kio okazas en via lando, atendu tempojn, kiam en Ĉinio okazos LIBERECO, kiam la registaro ne cenzuros informojn, kiam ĉiuj labor-koncentrejoj estos fermitaj kaj la mortpuno nuligita. Nenia totalisma kaj aŭtoritara sistemo vivas por ĉiam. Do esperu, atendu kaj laŭeble batalu por la libereco en via lando!

Amike kaj anarkiiste!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ edited this comment 16 months ago.
Celumio says:
Kara Lukaso,

Saluton!

Mi trovis ke vi estas homo kun okulfrapa elokvento, riĉa penso kaj afabla sento per la diskuto. Tute kore mi dankas vin por tuja respondo al mi. Mi aŭdis antaŭe ke iu eksterlandano estis diskutanta aferon pri Tibeto kun Ĉinaj Esperantistoj. Sed pro okupiteco, mi ne prizorgis tion. Tial mi ne scias kiel iris la diskutado. Pro tro multe da informo diskutita, mi bezonas tempon legi detalon pri tio. Mi havas intereson daŭrigi la diskuton kun vi kaj aliaj amikoj. Se vi ankaŭ, vizitu mian blogon, kaj ni kune diskutas en mia blogo. Tiel mi povas kolekti bone diversajn informojn kaj pensojn. Vizitu! Dankon!

Tibeto afero estas komplika. Oni ne eblas klariĝi tute tuj. Tiel nun mi nur diras simple mian penson.

Unue, mi estas poŝtisto, eĉ ne membro de la Komunisma Partio. Ĉar mi ja ne havas la intereson pri la ismo.

Due, via faro pri la surgluaĵoj ne estas taŭga. Usono invadis Irakon per mensogo, sed mi ne trovas similajn surgluaĵojn en via blogo. Anglujo invadis la Nordirlandon kaj Scotlandon, ĉu ni ankaŭ povas vidi viajn surgluaĵojn pri Londona Olimpika Ludo en via blogo? Do, mi esperas kaj deziras ke vi forigos la surgluaĵojn. Antaŭdankon!

Trie, Pekina Olimpika Ludo rilatas la tutan popolon de Ĉinio, ne nur je la Partio. Ĉina popolo amas Olimpikan Ludon, kaj esperas kaj deziras ke ĝi sukcesos grande.

Kvare, nuna Tibeto estas libera. Popolo en Tibeto vivas libere. Kiuj ne libere? Dalai Lamao, aŭ Dalai Lamao rondo sentas neliberecon, ĉar ili perdis sian pozicion antaŭan. Tial ili tumultas ekstere. Kompreneble ni havas malsaman opinion pri tio. Ni diskutos poste.

Kvine, pri la fotoj ŝanĝitaj kaj tranĉitaj. Ĉu vera aŭ falsa? Donu al mi jesan respondo. Sufiĉe per vera aŭ falsa.

Kara amiko, ni estas samideano. Tiel vi ne nur estas realisto, sed ankaŭ idealisto.Pro tro multe kaj tro komplika, estas bone, ke ni diskutas ne tro multe da temo unufoje. Fakte iun mi konsentas kun vi. Pro la kialoj, kiujn vi sciis, mi ne eble eldiras klare. Mi deziras vian komprenon.

Dankon! Fartu bone!

Amike via,

Celumio
Posted 16 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ replies:
Kara Celumio!

Dankon pro la respondo! La afero de ĉi tiu diskuto estas por mi grava, sed nur kodiĉe, ke dua flanko de la diskuto uzos meritorikajn argumentojn - sen komunista-ideologia babilado (kiel okazis pli frue, flanke de certaj ĉinaj esperantistoj). Do, mi ĝojas, ke viaj komentoj estas malsamaj ol tiuj, kiuj aldonis viaj E-samlandanoj.

1. Surgluaĵoj --> kara amiko, sur la mondo nuntempe (pli frue, kaj supozeble, en plej proksiam estonteco) okazas /-os amaso da fiaj konfliktoj pro financaj, ekonomiaj kaj politikaj ĉu ideaj kialoj de diversaj frenezuloj. Se mi metu sur la blogo ĉiujn "kontraŭ-fiajn" surgluaĵojn, tiam mia blogo estus nur surgluaĵa galerio... Se vi trarigardos mian blogon vi trovos mian fortegan kontraŭon rilate al krima kaj imperiisma politiko de Usono. Ankaŭ fiuloj el pola registaro kaj pola armeo partoprenas en OKUPADO de Irako kaj Afganlando. Jes, polaj soldatoj estas okupantoj de ĉi tiuj landoj kaj faras ĉi tion ne por "libereco kaj demokratio" sed kontraŭ mono. Rusio okupas Ĉeĉenion - ĉi tio ankaŭ estas kontraŭinda, ktp...
Celumio, se vi volas trakti gravan aferon de la okupado per prismo de surgluaĵoj, mi devas diri, ke tio ĉi estas ne tro serioza solvo... Surgluaĵo estas simbolo, ke vi kontraŭas al io; ĉu mi meciu al vi ĉiujn temo-surgluaĵojn, kiujn mi uzas?? Afero de Olimpikaj Ludoj en Ĉinio estas UNU EL tiaj tutmondaj aferoj - mi kontraŭas al politiko de komunista reĝimo (ankaŭ kadre de Olimpikaj Ludoj 2008), ne rilate al ĉina popolo. Nenia popolo sur la mondo kulpas, ke havas stultan registaron - same kiel en Pollando kaj en aliaj landoj...

2. "Nuna Tibeto estas libera" - ne, kara amiko, ne estas libera sed estas okupata de komunista reĝimo. Ĉi tie ni ne samopinias.. Mao Zendog komence de lia revolucio faris ekzakte la samon, kiel Stalin en sovieta Rusio - uzis "naciecajn instrumentojn". Ĉu vi ne aŭdis pri amasa koloniado de Tibeto per aliaj nacioj (kadre de ĉina historia imperio), ĉu vi ne aŭdis pri brutala elradikigo de tibeta kulturo. Ĉu vi konas statistikojn laŭ kiuj Tibetanoj estas nacieca malplimulteco en sia propra lando? Ĉu vi ne aŭdis pri detruado de budhisma heredaĵo de komunistoj? Ĉu vi ne aŭdis pri perfortoj rilate al monaĥanoj kaj monaĥinoj? Vi povas demandi (kiel ĉiuj miaj ĉinaj diskutantoj): de kie vi scias ĉi tion? Kara Celumio, de historio, historiaj faktoj, flanke de ĉinaj emigrantoj kaj eks-malliberuloj de Laogai-koncentrejoj, kiuj sukcesis forkuri, flanke de ĵurnalistoj, kiuj sukcesis (estinte en Tibeto multfoje) priskribi veran bildon de tiu ĉi dramata situacio, ankaŭ flanke de eksterregistaraj organizaĵj, kiel Amnestŭ International Ĵurnalistoj sen Limoj, Internacia Ruĝa Kruco k.s.
Bedaŭrine ne povas esti tiel, kiel volus ĉia sekva ĉina registaro - ke ĉiuj kontraŭuloj de ĉina politiko estas "Dalai Lamao-kliko" - simila propagando estas infana, stulta kaj malprofunda.
La afero de Dalai Lamao - multfoje en diskutoj kun E-Ĉinanoj mi substrekis, ke kontraŭas ankaŭ al Dalai Lamo, tiu ĉi rego, kiu forkuris el Tibeto kaj nun faras nenion konkretan por plibonigo de situacio en Tibeto. Eksa regolando de Dalai Lamao estis ankaŭ sklava sistemo - same kiel nuna komunista...

3. Pri la fotoj - tio ĉi estas veraj fotoj de ĉinaj soldatoj, kvankam transformitaj en grafika komputil-programo. Kara Celumio, eble vi scias, ankaŭ ni - ekster Ĉinio - kapablas ekvidi krimaĵojn de komunista reĝimo. Ne ĉiam ĉina registaro estas "vigla" je tiom, kiel ĝi volus. Do, funkcias sur la mondo, VERAJ video-registraĵoj, kio faris /-as ĉinaj soldatoj kaj policistoj ekz. en Tibeto. Funkcias libroj skribitaj de ĉinaj forkuristoj kaj emigrantoj kiuj travivis inferon de Laogai. Funkcias precizaj raportoj kaj foto-raportoj de internaciaj organizaĵoj... Oni ne povas "ekmirakli" la realecon...

4. Mi povas sin imagi, ke por ordinaraj Ĉinanoj, Olimpikaj Ludoj estos granda ĝojo - jes, kompreneble! Ja, neniu kontraŭas al tio! Celumio, tutmonda kontraŭo kaj bojkot-inciatoj rilatas al krima komunista sistemo en Ĉinio, al komunistaj gvidantoj kaj komunista aparato!

5. Kiel en ĉiu diskuto mi substrekas - mia kontraŭo rilatas NUR al ĉina registaro, al krima komunismo (kun kiu ekonomie kaj politike kunlaboras krima kapitalismo) - ne al ĉina popolo.

Mi kore salutas vin, Celumio kaj deziras ĉion plej bonan al vi kaj al ĉiuj viaj samlandanoj! Amike!

PS: baldaŭ en Pollando okazos manifestacioj kontraŭ milito en Irako kaj Afganlando (ili okazas regule...) kaj ankaŭ kontraŭ instalado en Pollando usonajn kontraŭ-raketilojn. Tiam mi ekvidos sur mia blogo fotojn, sur kiuj ne surgluaĵe sed reale mi kontraŭas al usonaj, anglaj kaj polaj fiokupantoj de Irako kaj Afganlando.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Celumio says:
Kara amiko Lukaso,

Saluton! Dankojn por via respondo kun riĉa enhavo!

Pri la surgluaĵoj=>Mi ankoraŭ opinias ke tio ne estas bona faro. Pensu, ni ankaŭ povas fari same tion pri la Okcidento, Usono aŭ Polando. Ĉu tio estas signifhava? Kial neeble, via blogo estos bela surglauaĵa galerio. Tio beligos vian blogon kaj propagandos ĉiajn krimaĵojn de la tuta mondo. Samtempe, memoru ke anglujo ankaŭ okupas Nordirlandon, Scotlandon kaj Malvinasoj de Arĝentino, ankaŭ Bretagne en France, Guyane francaise kaj Indian of America. Ĉar mastro de Americo estis indiano, la nuna estas koloniisto, kies prauloj mortigis multe da indianojn. Ni devu voki Libera Americo, Libera Bretagne. Ĉu signifhava? Ĉu ĉino, kiu ne scipovas Esperanton, vizitos vian paĝon? Neeble, nur Ĉinaj esperantistoj ofte vizitos tien. Tiel viaj surgluaĵoj pikas la korojn de Ĉinaj Esperantistoj.

Pri anarkio=>Mi trovis ke vi estas anarkisto. Elkore mi opinias ke anarkio estas tre absurda. Kian ekzistan valoron ĝi havas? Ĉu ni povas vivi en anarkia situacio? Kompreneble vi rajtas insisti vian ismon, nur mia propra penso pri tio.

Nuna Tibeto estas libera=>Jes, Tibeto estas libera. Popolo tie libere vivas ĉiutage, libere kredas religion. La epoko de Mao jam pasis. Nun jam neplu. Fakte malriĉulo en tiu epoko estis feliĉa. Oni prenis Maon kiel Dio eĉ.Tiel problemo de Mao jam ne ekzistas. Kial vi ankoraŭ tenas? Tibeto estas altebenaĵo, kies aero estas dilua. Kiu volontas vivi tie? Fakte multe da popoloj de Tibeto jam vivas en la centra parto aŭ aliaj riĉaj partoj de Ĉinio. Tamen Ĉina Han-nacianoj ne opnias ke tio ne estas bona. Samtempe malplimult- nacianoj en Ĉinio ĝuas specialajn rajtojn diversajn. Ekzemple ili rajtas ĝui du infanojn, ĝui politikon de poento-adicio por universitato. Oni en Ĉinio fakte ne ekzistas nacia konflikto, se la okcidento ne intervenas. 56 nacioj pace vivas en mia lando. La fenomenoj, kiujn vi menciis, ja ekzistis dum Kultura Revolucio. Sed nun neplue. Ni ne devu preni pasintajn aferojn por nuna politiko. Dalai Lamao prelegas ĉie por lia politika celo tutmonde. Kiom da veroj? Kiom da troigoj? Pri la historio de Tibeto. Vi skribis multon pri tio. Sed mi ne trovis tion antaŭ 1911. Mi ne trovis tion pri la invado de Anglujo. Mi ne trovis tion pri rego de Ĉinio en antikveco. Kial? Ne nur elektu tion nur bezonatan. Ĉu objective?

La diroj de iuj, kiuj forkuris al la Okcidenton, ne tute estas veraj, kvankam ili propre spertis ion. Kial? Pensu, por vivi eksterlande ili certe troigis la statistikon. La statistiko en Ĉinio estas konfidenca. Kiel ili sciis detalon? Nur por vivteni kaj politika celo.

Mi trovis ke vi skribis multon pri afero de Tibeto kaj krimaĵo de la komunismo, sed simple pri mia aliaj demandoj. Unuflanke elbe pro tio, ke vi ne havas profundan komprenon pri Ĉinio aŭ la ĉina historio. Aliflanke eble vi evitis la demandojn. Vi tradukis artikolojn de magazeno de Polando, kaj vi opinias ke ĉiuj estas fipolitikistoj, kaj la informoj estas nekredeblaj en via lando, sed samtempe vi uzis la novaĵon de ili. Kontraŭdiro, ĉu tio eblos je objektivo. Ĉu vi scias la politikan celo de la Okcidento kontraŭ Ĉinio? Se vi scias la celon, vi komprenos la faron. Pri la tranĉitaj kaj ŝanĝitaj fotoj, vi skribis nur unu frazon kun malklara respondo. M ne kontentas. Tio estas granda mensogo, kiu jam ekplanis kaj ekprojektis ekde la rajta akiro de Ĉinio pri la Olimpika Ludo. Pensu, tio okazis organize, daŭrige, kontinue, sisteme kaj ekzakte. Nur por triviala politika celo, nenio krom tio.

Pri Amnestŭ(mi ne konas la vorton) International Ĵurnalistoj sen Limoj, Mi sciis iom, ne multe. Ĉu vi laboras por ĝi? Fakte mi fojfoje vizitis retejon de Radio Libera Azia aŭ Voĉo De Ameriko. Tamen mi jam tedis la raportojn percelajn, neobjektajn (Mi opinias tiel) kaj politikhavajn. Kompreneble mi ankaŭ fojfoje vizitas por akiri novaĵojn, kiuj ne eblas esti sciataj en Ĉinio. Sed mi havas mian propran vidpunkton kaj pripenson.

Fakto estas fakto, ne per mensogo. Tio ne estas devo kiel homo, aŭ kiel la sxajna OBJEKTIVA komunikilo. Ofte oni en la okcidento misopinis ke ĉiuj ĉinoj ne eble akiras novaĵojn per multe da fontoj. Erare! Samtempe ni ankaŭ havas propran opinion, vidpunkton kaj juĝon.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Celumio edited this comment 16 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...