Mimi

Mimi

Posted on 07/23/2011


Photo taken on July 20, 2011


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

778 visits

Memel

Memel

Roséha, Isah, Fernando Lázaro Salanova, Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) and 10 other people have particularly liked this photo


10 comments - The latest ones
Bojana
Bojana
Ho kia fraŭlo! -:)))
6 years ago.
Anna Karlik
Anna Karlik
Belajn sonĝojn! :-)
6 years ago. Edited 6 years ago.
IRIS
IRIS
Memel rasfatatul !
6 years ago.
Elza
Elza
Kia bela kato!
6 years ago.
Maria Zarębska
Maria Zarębska
Dolĉa dormado :-)))
6 years ago.
tauti48
tauti48
Träumen kann so schön sein!
;~)
6 years ago.
Tuomo Grundström
Tuomo Grundström
Iam mi redonis esperante popularan, "eterneverdan" baladon en kie ĉefrolas kato.
Auskultebla en prezento de la verkinto ĉi tie:

http://www.youtube.com/watch?v=B-K8vu1L_Rw

Sube la unua strofo omaĝe al la brava Memel kaj lia ĉarma mastrino Mimi. Parkerita - mi aldonos la tutan baladon, kiam trovos la tekston el mia senorda arĥivo:)


Jam vesperiĝas. Jen survoje iras vagabond'
kun kato kiel kamarad'.
Li venas el kaj iras al la fino de la mond',
li kantas, fajfas dum marŝad'.
Ekestas frosto, ĝis la osto ĝia kruda dent'
la viron mordas, koron tordas hejmsopira sent'.
Jam vesperiĝas. Jen survoje marŝas vagaabond'
kun kato kiel kamarad'.
6 years ago.
Tuomo Grundström
Tuomo Grundström
Nu jen ĝi, la tuta esperanta teksto de la eterneverda klasikaĵo kun kato de la popularega karmemora (1915 - 1979) finna trobadoro Tapio Rautavaara. Aŭskulteblaj originalversioj:


http://www.youtube.com/watch?v=B-K8vu1L_Rw


http://www.youtube.com/watch?v=ITY7qNxJRHY

http://www.youtube.com/watch?v=h1Wzp_4KL_8


VAGABONDO KUN KATO

Jam vesperiĝas. Jen survoje paŝas vagabond’,
kun kato kiel kamarad’.
Li venas el kaj iras al la fino de la mond’
kaj kantas, fajfas dum marŝad’.
Ekestas frosto, ĝis la osto ĝia kruda dent’
la viron mordas, koron tordas hejmsopira sent’.
Jam vesperiĝas. Jen survoje paŝas vagabond’
kaj kantas, fajfas dum marŝad’.

Jen kabaneto staras inter vojo kaj arbar',
priloĝas ĝin neniu hom’.
Sufiĉas la modesto al la vagabonda par’,
ilia provizora dom'.
Ne vidas katon – eble raton ĉasas la kunul’,
eniras la kabanon vagabondo sola nur.
Li trovas sian ŝirmon kontraŭ frosto nokto en
la domo, zorgas pri si mem.

Li vidas ion brili en angulo. Fajrorest’
en cindro kaj brulinta karb’
mirakle kuŝas en la forno de ĉi tiu nest’:
li proksimiĝas al la varm’.
Nenion movas, eĉ ne blovas, dormas kun suspir’
en nokto paca homo laca, la senhejma vir’.
Matena lumo vekas lin el dolĉa dormo post
la nokto. Ree regas frost’.

La nigra kato kuŝas sur la forna cindra lit’
senfajra dum la tuta jar’.
La vagabond’ imagis varmon, sed nun vidas li:
nur estis kat-okula par’.
Ne tamen gravas, eble havas li en lasta fin’
de l’ longa vojo iun, kiu ĝisatendos lin.
Jen venas el kaj iros al la fino de la mond’
la kato kaj la vagabond’.
6 years ago.
Evangrek63
Evangrek63
kiseton
6 years ago.
jadranka miric
jadranka miric
Ĉarmega kato .
5 years ago.