Komence de tiu ĉi jaro mi spektis filmon "Viagem a Lisboa" ("Lisbon story") de Wim Wenders kaj tie mi aŭdis ilin - ensemblon "Madredeus". Mi tiom ŝatis la muzikon ke elŝutis ĉion troveblan per interreto kaj jam tutan monaton ĝue aŭskultegas iliajn kantojn :)
Mi vizitis Portugalion antaŭan jaron kaj estis tute ravita de la lando kaj de la homoj. Nun miaj rememoroj havas sonon... Eble mi eĉ lernos la portugalan per tiuj ĉi kantoj :)
P.S. Kutime Teresa kantas sola, ĉi-kaze estas escepto.
Send a message
Search for members

Mike59pro says:
Onjo replies:
Moho says:
Moho edited this comment 16 months ago.