1 comment
626 visits
La fragmenton de la foto mi pliheligis kaj pligrandigis. Nun videblas kiel funkcias la biciklo. Nur - mi iom timas pri ĝia ekvilibreco. Foto de tuta tandemo troviĝas en "Grupoj - bicikloj".
1 favorite
5 comments
495 visits
Mia klaso en Teknikumo de Konstruo de Elektraj Maŝinoj, lernojaro 1952/53. La malantaŭa vico, en kiu mi staras - estas tre internacia: tri Poloj, tri Makedonoj, du Judoj, unu Greko. Ankaŭ inter sidantoj - unu Makedono kaj unu Grekino. Kaj super ĉiuj la…
3 favorites
6 comments
472 visits
Vido de la tuta paĝo el naskiĝlibro el 1859-a jaro kun enskribita naskiĝo de Ludoviko Zamenhof. La fotojn alsendis mia frato Adrian kiu loĝas en Bjalistoko. En pli frua loko mi enmetis pli klare legeblan verson koncernantan LLZ.
7 comments
421 visits
Tiun ĉi bildeton mi havas jam pli ol 30 jarojn, sed ĝis nun mi ne scias kio estas tie skribite.
2 favorites
5 comments
409 visits
Plena vido de la murpentraĵo. Bjalistoko - strato de Zamenhof № 26.
2 favorites
5 comments
408 visits
Malgraŭ ke apenaŭ pasis duono de marto - tiu ĉi arbeto floras jam ekde kelkaj tagoj. Alian tiel florantan en proksima ĉirkaŭaĵo mi ne vidis ankoraŭ.
1 favorite
7 comments
376 visits
Mi eligas sonojn el mia "Vermona". Ĝi estas analoga "orgensimila" instrumento produktita en iama GDR. Posedas tre aĉan sonon, sed permesas lerni la muzikpecojn. La pedalan klavaron faris lignaĵisto. La instrumento servas al mi hejme.
7 comments
355 visits
Paĝo el malnova (1938 j.) lerneja atlaso. Kiu divenos la lingvon?
3 comments
324 visits
Malnova tramo, restaŭrita kaj uzata por turistaj celoj. Tiaspecaj tramoj estis sole uzataj en mia urbo eble ĝis 1957 jaro. Du elektraj motoroj po 45 kW. Tensio 570 V de daŭra kurento.
1 favorite
8 comments
323 visits
En tiaspeca vagono mia familio veturis el Sovetunio al Pollando. Nur - ni kuŝis surplanke sur matracoj. En la vagono vojaĝis du familioj. La vojaĝo el Estonio daŭris n u r 9 tagnoktojn. Aliaj homoj devis veturi en vagonoj sentegmentaj. Multaj veturis…
4 comments
312 visits
Unusola ilustraĵo en la estona-pola lernolibreto por polaj kamparlaboristoj kaj iliaj estonaj estroj. Ni vidas korton de kamparanbieneto kun ĉiuj kutimaj tiutempe (1930-aj jaroj) aĵoj, bestoj, homoj. Mi menciis pri tiu ĉi lernolibreto jam pli frue (vidu…
4 comments
310 visits
Naskiĝmetriko de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Teksto enskribita ruslingve.
3 favorites
10 comments
303 visits
Solena malfermo de la 94-a Universala Kongreso.
6 comments
296 visits
Jen tri literoj (el kvar) kiujn oni forigis el rusa alfabeto en 1920-a jaro. Ili estas: i - "i kun punkto - и с точкой", "jat' - ять" kaj "fita - фитa". La kvara - "iĵica" troveblas nur en religiaj tekstoj kaj ŝajne nur ... en unu vorto.
5 comments
295 visits
Tie ĉi oni povas kompari foton kaj la murpentraĵon en Bjalistoko.
1 favorite
6 comments
287 visits
Kiel estas permane supre skribite - tio ĉi estas la unua libro de mia avino, verŝajne aĉetita en 1889 jaro, en Borisoglebsk (Rusio). La libro, presita per la ciril-eklezia tiparo enhavas versaĵojn por geinfanoj.
3 comments
281 visits
Malnova barilo proksime al mia domo plu surhavas militajn vundojn.
4 comments
280 visits
La titolo estas: "Donaco por junaj mastrinoj aŭ rimedo por malgrandigi elspezojn en dommastrumo". Sankt Petersburg, 1904. Dudekkvara eldono korektita kaj plivastigita Aŭtorino Jelena Moloĥovec (Елена Молоховецъ). Pli ol 600 receptoj por manĝaĵoj, bakaĵo…
1 favorite
5 comments
266 visits
Tiu ĉi tramo kaj starantaj malantaŭ ĝi atendas renovigon, eĉ - revivigon.