|
Toeko's gallery
|
Launch the slideshow |
Posttagmezo aŭ vespero?
15 minutojn pli poste: antaŭ la komerca centro.
|
Posttagmezo aŭ vespero?
Jen demando: estis horo 15.3o kiam mi tion ĉi fotis. Estas posttagmezo aŭ vespero?
|
Malsatuloj.
Mi ŝutis tra la fenestro iom da malnovaj panpecoj. Frugilegoj tuj ĝin rimarkis. Nur - estas malfacile ilin foti - ili vidis min eĉ tra fermita fenestro kaj ne kuraĝis alproksimiĝi.
|
Horloĝo.
Malnova horloĝo, sed plu bone funkcianta.
|
Preĝo II.
Alia preĝo de la apuda triptiko. Mia kompreno de la malnovslava eklezia lingvo ne permesas plene kompreni la tekstojn.
|
Preĝo I.
Unu el preĝoj de la apuda triptiko.
|
Ikono.
Ikonon de sankta Serafino posedas mia fratino. Ĝi estas faldebla triptiko, poŝformata.
|
Malnovaĵo (3).
Tiu ĉi ujo por bombonoj estas gravurita el ligno.
|
Malnovaĵo (2).
Tiu ĉiu porcelana figureto ekzistas eĉ pli longe ol la najbara.
|
Malnovaĵo
Mi memoras kiel mia patro aĉetis tiun ĉi malnovaĵon en 1947-a jaro.
|
Malnovaĵo.
Tiu ĉi barometro troviĝas en mia familio jam pli ol cent jarojn.
|
Advento.
Adventj kandeloj. Du kandeloj lumas - estas dua adventa dimanĉo.
|
Sanktulino.
Sankta Jadwiga (Hedviga),
|
Krasnal Klucznik - Koboldo Ŝlosilgardisto.
Nur post enmeto de la foto mi rimarkis ke la koboldo tenas rompitan ŝlosilon. Mi iom ĝin riparis (sur la foto) kaj denove enmetas.
|
Sanktulo
Tiun ĉi malgrandan ikonon (6×5 cm kun la kadro) kun sankta Teodoro (mia patrono) mi aĉetis en 2000 jaro en la ortodoksa katedralo Aleksander Nevski en Tallinn(Estonio).
|
Juĝejo.
Vroclavo, Pollando. Fragmento de la Vojevodia Juĝejo.
|
"Nova borso".
Vroclavo, Pollando. Domo de "Nova borso", konstruita en la jaroj 1864-67. Nun tie troviĝas sportklubo Gwardia. Oni klopodas nun repreni la domon de la klubo kaj aranĝi tie ion pli luksan.
|
Epitafo (2).
Vroclavo, Pollando.Mi provis tralegi la tekston, sed ne scipovis. Nur la dato estas por mi legebla - Anno dmn.1505.
|
← previous 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 … 123 next →
Thumbnails • Medium • Large
Latest docs of Toeko
–
Photos
|
Audios
|
Videos
|
All the docs