Thierry Salomon Uploaded on January 13, 2008
by Thierry Salomon

This video is also in:

Keyword tags

Photo Story
esperanto
flago

More information

This doc is public
All rights reserved
  1. Created on Sunday January 13th, 2008 at 09:58
  2. This video lasts 3m 32s
  3. Its original size is 640 x 480
  4. View properties of this video
  5. Download the original file (pro feature)
  6. 3 564 visits

Flagoj 


Pri la flago de Esperanto

16 Comments / add your comment?

Frank Merla says:
Tio estas pripensinde, sed oni ankaŭ kantas himnon. Kio pri ĝi?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Dankon pro la komento. Jes, vi pravas ankau pri la himno estas problemoj.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Maksim Griŝin says:
Pardonu, sed vi memorigis al mi eternaj proponoj por sxangxi esperantajn literojn :)

La flago jam estas tia, kia estas. Mi opinias, ke plejmulto rifuzos sxangxi gxin pro filmitaj kialoj...
Posted 21 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Ne temas pri reformo de la lingvo sed bonigo de ĝia fambildo.
Kompreneble la plejmulto de la "esp-istoj" ne volas ŝanĝi ion ajn (krom reformi la lingvon eble?). Eĉ pluraj landoj ŝanĝis sian flagon dum la historio.
Esp-istoj devus esti malpli egoistaj kaj kapabli meti sin en la lokon de iu, kiu ne konas Esperanton.
Kian logikon havas uzi flagon, kiu laŭstrukture similas al flago de nacio, por INTERnacia lingvo?
Bonvolu fari la eksperimenton: printu eo-flagon. Montru ĝin al nekonatuloj kaj petu ilin diri rapide (sen cenzuri sin) tri aferojn pri kiuj ili pensas vidante ĝin.

PS: bonvolu ne uzi la x-metodon kiam eblas uzi la supersignojn.
Tio iel rilatas al la flago:
de kie la publiko sciu, ke ne temas pri flago de lando?
de kie la publiko sciu, ke iksoj estas nur anstataŭiloj por supersignoj?
Posted 20 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Uniuiĝintaj Nacioj estas organizo internacia, kaj havas flagon, simila al nacia flago. Kiel povus estis flago se ne simila al ĉuij flagoj, politikaj, sindikataj, urbaj (jes estas!) landaj ktp ?
la komunistsma internacio havas flagon, la anarĥiistoj ankaŭ havas, kaj ĉiuj bone scias, ke ne estas flago de unu lando.
Nur Giorgo Silfer maldistingas Esperantion kun nacio ! sed ni ne zorgu pri tiu viro, li havas neniun gravon krom en la okuloj de si mem !
Kial tiom da peno pri nura flago ?
Estus pli grave peni por uzi Esperanton kaj vivigi ĝin.
Tiam neniun plu zorgos pri fomode ties flago !
Cetere la flago de Esperanto, kiel ĉia alia flago esta heredaĵo de historio, kaj devas ne esti ŝanĝita.
mi opinias kiel Griŝin.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon replies:
Bonvolu rerigardi la filmeton je 2:49. Tie interalie estas la flago de unuiĝintaj nacioj.
La strukturo kun kvadrato en la supra maldekstra angulo estas tipa por landoj.

Faru la esperimenton. Printu esperantan flagon kaj surtstrate aŭ en publikaj transportiloj
demandu al homoj pri kio tio pensigas ilin.

La simboloj kaj la sloganoj per kiuj la publiko perceptas Eon estas kerna problemo.

La flago de preskaŭ ĉiuj landoj, ŝanĝiĝis dum la historio.

Panta rhei ... krom la Esperanto-movado!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon edited this comment 13 months ago.
Olivier says:
Esperanto estas nekonata de la homaro. Tio estas ĉiutaga fakto.

Do la flago eĉ malpli konata, ĝi nur uzeblas por movada interno.

Mi neniam vidis la flagon uzatan por reklamo. Sendube ĉar francoj ne ŝatas uzi tiun flagon pro la steloj. Ne gravas, ili uzas aliajn simbolojn, interalie la vorto ESPERANTO.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Prave Olivier! Vi estas bonŝanca, ke vi ne vidis flagsvingantajn "propagandistojn".
En Francio la situacio ŝajnas iom pli bona ol aliloke.

Sed se mi bone nombris en la franca versio de la "reklam"-filmo "Esperanto estas..."
videblas 4 foje la stelo kaj ... 20 foje la flago!

Rigardu:


Esperanto long ss-titre français
Uploaded by sebeto
Posted 11 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
Mi ne vidis ilin aŭ ne memoras pri ili. Eble mia memoro elektas kion ĝi interesas ĝin.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Bonvolu ne ofendiĝi, kara Thierry, sed ŝajnas al mi ke tiu ĉi estas falsa problemo.

Cetere vi donis, kiel ekzemplon, tiun de NATO: nu, mi multe pli maltrankviliĝus se ne-esp-istoj konfuzus Esperanton kun organizoj kiel NATO, ol se ili ĝin konfuzus kun afrika landeto...
Cetere, Esperanto estas lingvo, do io tute malsimila ne nur kompare al nacioj, sed ankaŭ kompare al internaciaj organizoj...
UEA, EEU, SAT, estas organizoj, ne la lingvo en si mem...

[???ESPERANTO???]
Posted 11 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon replies:
Mi ĝojas, ke ankaŭ vi diras "Esperanto estas lingvo, do io tute malsimila ne nur kompare al nacioj". Provu klarigi tion al la plejmulto de la "esperantistoj"...
Pro tio mi persone uzus nur emblemon aŭ flagon kun vortoj anstataŭ simboloj (ekzemple:
Esperanto, transnacia lingvo) tiel ne konfuzeblus kun simbolo de landeto aŭ de organizaĵo kiel NATO.

Kial tio estas falsa problemo?
Por helpi respondi al tiu demando vi povas uzi la printeblan materialon por fari la opinienketon kun nekonatuloj: www.angelfire.com/ny2/ts/opinienketoj.html
Ties celo estas trovi kion elvokas la emblemoj de Esperanto al personoj, kiuj ne konas la lingvon.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Nu, verŝajne estus bone flago kun la simpla skribo:

Internacia Lingvo "Esperanto"

(la vortoj "internacia lingvo", tuj kompreneblaj fare de la eŭroplingvanoj, klarigas pri kio temas...)

Tamen tia flago ne estus uzebla en retejoj, kie oni metas malgrandajn flagetojn por trovi la ŝatatan lingvon... Fakte, en tiom malgrandaj flagetoj, la vortoj ne estus legeblaj...

[???ESPERANTO???]
Posted 11 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon replies:
Jes.

Pri la uzo de flagoj en retejoj :
La unuaj TTT-estroj, kiuj lanĉis tiun modon ne komprenis la diferencon inter flago, lando kaj lingvo (vidu: www.angelfire.com/ny2/ts/flagetoj.html)
Plej racie en retejo estus uzi la 2 aŭ 3 literajn mallongilojn: en es fr eo ktp... aŭ la nomojn de la lingvoj en tiuj lingvoj mem: English Magyar Esperanto

Se oni vere volas uzi flagon oni povas uzi
tiun kun la koloraj parolvezikoj kiel faris Arno (www.ipernity.com/blog/arno.lagrange/93258)
aŭ la jubilean.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Mmmmm...
La jubilea ne estas flago de la lingvo, sed de la la ĝia centjariĝo.
La problemoj estas eĉ pli grandaj rilate al la parolvezika flago: tiu ĉi estas flago de la cenjariĝo de nur unu (kvankam grava) tre difinita EO-organizo...

[???ESPERANTO???]
Posted 11 months ago. ( permalink )
Kirill Ŝvedov says:
Saluton, Thierry!
Honeste, al mi plaĉas la tradicia flago. Tamen, necesas agnoski, ke signifo de simboloj ja vere ŝanĝiĝas dume pasas tempo. Oni elektis verdan koloron por Esperanta flago, ĉar en eŭropa kulturo de tiu tempo ĝi simbolis esperon. Sed hodiaŭ ĝi pli multe asociiĝas - kaj en tio la filmeto estas ĝusta - kun radikala islamismo. (Eĉ nuanco de koloro estas simila.)

Se necesas elekti novan flagon por Esperanto (ĝuste flagon, por ke eblu ĝin svingigi k. t. p. :) ), do mi pensas, ke plej taŭga estus blanka flago kun la jubilea simbolo.

Tamen, miaopinie, ŝanĝi la malmodernajn simbolojn ne estas ĉefa rimedo por solvi niajn problemojn. Pli detale pri tio mi skribos en mia blogo.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon replies:
Dankon pro via komento. Eble ne estas la ĉefa rimedo: ekzistas multaj kaŭzoj kaj parametroj por la ne disvastiĝo de Eo. la arkaika miskomprenebla flago estas unu el ili.
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...