"Rahel" estas malnova hebrea nomo. Placxas al mi tiu nomo. Mi mem nomigxas Josef, kiel tiu longe atendata filo de Jakob kun favorata edzino Rahel. Mia filino nomigxas Hannah, hebrea vorto por cxarmo. Ankaux via filino aspektas cxarma. Transdonu miajn salutojn al via familio.
Tre bela familio vi estas. Ankaux al mi tre placxas la nomo de via filino, kiun mi konas el Biblio. Miaj infanoj havas same bibliajn nomojn - Eszter kaj Ábel. Ni esperu, ke Dia mano kaj zorgo akompanos ilin dum la tuta vivo. Tion mi deziras ankaux por vi kaj via familio. Zita
Saluton amiko Giridhar: Mi tre felicxas vidi vin en tiu cxi reto. Estas nova ebleco por kontakti pere de malsimilaj aferoj: fotoj, informoj, komentoj, ktp...
Mi salutas ankaux vian familion kiu aspektas tre felicxa. Belega bildo: cxiuj ridas kaj brilas.
Saluton Giri, saluton juna frato! Ja vi pravis kiam vi parolis pri la beleco de via filineto. Tamen mi devas riproĉi al vi ke vi ne parolis pri la beleco de via edzino ;).
Ĉu vi memoras ke ni parolis pri tio kion mi diris al mia edzino: "Tio estas sekreto inter vi kaj mi" kaj subite venis al mia kapo poemo de Robindranath Tagore, pri kiu tiumomente mi ne kapablis eĉ la titolon memori. Jen do ĵus mi trovis ĝin kiun mi kopias por via edzino kaj vi:
KIEL KANTO
Manoj kroĉiĝas en manoj kaj okuloj sopiras al okuloj: Tiel komenciĝas la historio de niaj koroj.
Estas lunhela nokto en marto; La dolĉa odoro de rozo estas en la aero; Mia fluto kuŝas nependata sur la tero, kaj via girlando de floroj estas nefinita.
Tiu ĉi amo inter vi kaj mi estas simpla kiel kanto.
Via safrankolora vualo faras miajn okulojn ebriaj.
La jasmenkrono, kiun vi plektis por mi penetras en mian koron kiel laŭdo.
Estas ludo de donaco kaj rifuzado, senvualigado kaj rekaŝado; Iom da rideto kaj iom da timemo kaj kelkaj dolĉaj senutilaj bataloj.

Neniu mistero trans la nuno; Neniu penado por la neeblo; Neniu ombro post la ĉarmo; Neniu palpado en la profundo de l' mallumo.

Ni ne vagas el ĉiuj vortoj en la ĉiaman silenton; Ni ne levas niajn manojn en la malpleno por aĵoj trans espero.
Sufiĉas al mi kion ni donas kaj ricevas.
Ni ne elpremegis la ĝojon ĝis la ekstremo por ĉerpi de ĝi la vinon de sufero.

Lars Sözüerpro says:
Anĝela KANTO replies:
Reza says:
Jomo Ipfelkofer says:
Roland Platteau says:
Mimi says:
Zita Szalontay says:
Gerardopro says:
Zmitro Lapcionak says:
ombran tagon al vi el pluveta Belarusujo
Jose Roldan Leon says:
Mi salutas ankaux vian familion kiu aspektas tre felicxa. Belega bildo: cxiuj ridas kaj brilas.
Erzsébet Tuboly says:
Joan Inglada says:
Ĉu vi memoras ke ni parolis pri tio kion mi diris al mia edzino: "Tio estas sekreto inter vi kaj mi" kaj subite venis al mia kapo poemo de Robindranath Tagore, pri kiu tiumomente mi ne kapablis eĉ la titolon memori. Jen do ĵus mi trovis ĝin kiun mi kopias por via edzino kaj vi:
KIEL KANTO
Manoj kroĉiĝas en manoj kaj okuloj sopiras al okuloj: Tiel komenciĝas la historio de niaj koroj.
Estas lunhela nokto en marto; La dolĉa odoro de rozo estas en la aero; Mia fluto kuŝas nependata sur la tero, kaj via girlando de floroj estas nefinita.
Tiu ĉi amo inter vi kaj mi estas simpla kiel kanto.
Via safrankolora vualo faras miajn okulojn ebriaj.
La jasmenkrono, kiun vi plektis por mi penetras en mian koron kiel laŭdo.
Estas ludo de donaco kaj rifuzado, senvualigado kaj rekaŝado; Iom da rideto kaj iom da timemo kaj kelkaj dolĉaj senutilaj bataloj.
Tiu ĉi amo inter vi kaj mi estas simpla kiel kanto.
Neniu mistero trans la nuno; Neniu penado por la neeblo; Neniu ombro post la ĉarmo; Neniu palpado en la profundo de l' mallumo.
Tiu ĉi amo inter vi kaj mi estas simpla kiel kanto.
Ni ne vagas el ĉiuj vortoj en la ĉiaman silenton; Ni ne levas niajn manojn en la malpleno por aĵoj trans espero.
Sufiĉas al mi kion ni donas kaj ricevas.
Ni ne elpremegis la ĝojon ĝis la ekstremo por ĉerpi de ĝi la vinon de sufero.
Tiu ĉi amo inter vi kaj mi estas simpla kiel kanto.
--trad. Valter Lipmen
Bonan revenon ĉe vi kaj ne forgesu nin!
Via maljuna esperanta frato de la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto,
Joan Inglada