La Mevo (ONO Takao) kantas. De la albumo La Nomkarto, de la kompaktdisko Kompilaĵo. La teksto estas poemo verkita de Julio Baghy, ankaŭ titolita Estas mi esperantisto...
Verda stelo sur la brusto, iom palas pro la rusto
Mi neestas purigisto, estas mi esperantisto
Kuŝas ie sub tegmento, "Netuŝebla Fundamento"
Tuŝu ĝin nur la Mefisto, estas mi esperantisto
Polvokovrite sur bretaro, putras mia SAT-vortaro
Tedas min la vorto-listo, estas mi esperantisto
Gramatikon mi ne konas, kaj gazeton ne abonas
Librojn legu la verkisto, estas mi esperantisto
Mi parolas kun rapido: Bonan tagon! Ĝis revido!
Ĝi sufiĉas por ekzisto, estas mi esperantisto
Pionirojn mi kritikas, la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto, estas mi esperantisto
Por la venko mi esperas, sed nenion mi oferas
Mi ne estas ja bankisto, estas mi esperantisto
Se baraktas en la krizo, la movado, organizo
helpas mi nur per rezisto, estas mi esperantisto
Flugas per facila vento, el la buŝo nova sento
Ĝi sufiĉas por sofisto, estas mi esperantisto
Post la mort´ ĉe tombo mia, staros "rondo familia"
nekrologos ĵurnalisto: estis li esperantisto

Tre interesa.
Sign-in to post a comment.