[Recenzu] Vi petis ke homoj donu honestan kritikon pri tiu ĉi bildo. Nu, unue mi diru, ke mi konsideras vin multe pli sperta fotografo ol mi. Do mia juĝo eble ne tro valoras ... Al mi tre plaĉas la bildo. Tute klare temas pri kaŝa bildo pri kiu la fotitino nenion sciis. Ŝia natura esprimo ja atestas tion. La dorso de la nekonata dua firguro aldonas iom da mistero al la foto. Mi tre ŝatas la profundokampon. La fono estas iom malklara, sed tamen sufiĉe klara por vidi la ĉirkaŭaĵon. Mia sola kritiketo estas la parto de la vestoarko dekstre. Mi preferus tranĉi ĝin. Resume tamen: tre bela bildo!
Paŭl Peeraerts pro says: