|
Created on April 10, 08
by Roland Platteau |
la romano "Kiel akvo de l'rivero" far Raymond Schwartz estis rigardita far opiniesploro per Interreto kiel la plej bona literaturaĵo originale verkita en Esperanto. Mi konsentas! ankaŭ mi tre forte estimas kaj laŭdas tiun romanon, kaj pro la ligvokvalito kaj pro la rakontarto kaj la homa lekciono (kvankam mi eble estas eĉ pli logita de la poemaro de Marjorie Boulton: "Kontralte", kaj de la romano de Trevor Steele "Sed nur fragmento")
La aŭtoro, fakte inspiriĝis per personaj memoroj, ĉefe de lia naska kamparo, regiono disputita inter Francio kaj Germanio. Kaj ĉiuj la vilaĝoj kaj lokoj priskribitaj en la romano vere ekzistas. En marto 2002 la kongreso de SAT-amikaro okzais en tiu regiono, kaj mi klopodis, helpe de vojmapo kaj de la romano, identigi la realajn lokojn, kiuj sin kaŝas sub la romanaj nomoj! Por komenci jen la oficiala glumarko de la kongreso "en la lando de Raymond Schwartz"
» Want to add a comment? |
|
|
|
|
||