Keywords

Chavez


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

465 visits

¡Adiós comandante!

¡Adiós comandante!

Gredar, Henjo, Antonjo, Lorenzo Kjell Salmonson have particularly liked this photo


13 comments - The latest ones
Danilo-MG
Danilo-MG
Ankoraŭ nun mi ne klopodas decidi (por mi mem) ĉu li estis popola heroo aŭ nur ia simplulaĉo....troaj kontraŭdiraj kondutoj....
4 years ago.
Olivier Gaudefroy
Olivier Gaudefroy
Lia internacia politiko estas vere kritikinda. Pro tro simpla kontraŭ-usonismo, li decidis subteni libian, sirian kaj irana reĝimoj...sed mi rigardas precipe la situacion ene de lia lando kaj ene de Latina Ameriko. Dank'al lia alveno kiel ŝtatestro antaŭ 15 jaroj, li permesis ke denove "alia mondo estas ebla" fronte al novliberala unika pensado kiu regis la mondon...Lia alveno donis la impulson al multe da poltikaj ŝanĝoj en latina ameriko en kiu iom post iom la maldeskraj partioj gajnis balotojn (Argentino, Brazilo, Bolivio, Peruo, Urugvajo, Nikaragvo, Ekuadoro, ktp) kiuj provas en tiu mondparto redukti la socian malegalecon kiuj estas terure tie.
Mi nur konstatas ke en Venezualo, lia politiko permesis doni al malriĉuloj akcedi al instruado, senpaga medecino, loĝejo...) dum lia regado la procento da malriĉeco malaltigis de 45% ĝis 27% de la landanaro.
Klare, ĉio ne estas bona en lia politiko, cetere, li ne estis iu dio (tiel mi kritikas la pozicion de venezuala registaro enbalzamigi lian korpon kiel Lenino), nur simpla homo kiu malŝatis la sociajn malegalecojn kaj kiu uzis la petrolan renton ne por riĉigi la plej riĉuloj kiel antaŭe sed por plibonigi la tagvivon de la plej malriĉuloj.
Mi sekvis iomete lian mortan ceremonion hieraŭ ĉe TeleSur, la internacia televido de Latina Ameriko : estas vere tre impona vidi la popolan fervoron de la venezualanoj por Chavez.
4 years ago. Edited 4 years ago.
Danilo-MG has replied to Olivier Gaudefroy
Mi povas iamaniere kunsenti, kvankam ne komplete...sed ankaŭ funebra cerimonio de Kim Jong Il estis tia.....
4 years ago.
Olivier Gaudefroy
Olivier Gaudefroy
Eble, mi ne sekvis la funebron pri nordkorea diktadoro sed la malsimilaĵo estas ke Venezuelo estas demokratio ne Nordkoreio. Neniu demandis al venezualanoj iris surstrate por omaĝi al Chavez. Neniu demandis al opozicianoj kaj riĉaj kvarteloj pasi antaŭ la ĉerko de Chavez...cetere, ili ne venis...
4 years ago.
Reto
Reto
estus bone se li okupigus sin mem pri sia popolo kaj ne plu ĝeni la aliulojn. por ni irananoj li estis unu el la fiuloj ĉarlatanaj kiuj kun la iranaj regantoj faris siajn bandojn ...
se li estis iom sukcesa laux sia landa skalo oni serĉu la kaŭzon en la petrolaj fontoj de Venezuelo kaj ne alia loko! ...
4 years ago.
Olivier Gaudefroy
Olivier Gaudefroy
Mi konsentas kun vi pri la kritiko de lia apogo al irana prezidanto ; kaj li uzis efektive la petrolan renton por plibonigi la vivon de la plej malriĉaj venezualanoj, mi opinias pri tiu lasta punkto eĉ opozicianoj al Chavez konsentas pri tio. Verdire mi diris jam la saman aĵon antaŭe en mia mesaĝo al Danilo...
4 years ago.
Roberto Cutiño Palau
Roberto Cutiño Palau
Mi respektas ĉiujn opiniojn sed popoloj neniam eraras kaj nur rigardu la doloron de la popolo antaŭ la fizika perdo de sia prezidanto
4 years ago.
Reto has replied to Roberto Cutiño Palau
popolo ĉiam eblas erari kaj daŭre eraras la ekzempolo estas mia lando, Norda koreio kaj multaj aliaj ekzemploj. laŭ kiu argumento vi tiel diras?
analfabetan popolon ĉiu ĉarlatano kapablas trompi ...
4 years ago.
Olivier Gaudefroy
Olivier Gaudefroy
Ne nur analfabeta popolo...En 1933 germanoj estis tre kulturaj sed ili elektis Hitler...kaj pri via lando aŭ norda Koreio, mi dubas ke ekzistis iam demokrata baloto...do oni ne povas diri ke iranoj aŭ nordkoreoj eraris...
4 years ago.
Reto has replied to Olivier Gaudefroy
prave!
kaze de irano la revolucio kiu okazis estis grandega eraro laŭ mi. eblis fari reformojn kaj fakte estis eblecoj sed ŝajnas ke "okcidena mondo" puŝis la aferon al revolucio kiu ĝis nun senĉese sangverŝas ....
4 years ago.
Danilo-MG has replied to Reto
Kara Reza, mi kunkordas kun vi pri popolkonduto :- popolo povas erari balotante, sed ankaŭ revoluciante aŭ eĉ restante submetata al iu ajn diktaturo.... Ĉiukaze ia ĉarlatano aŭ kaŝita potenco povas en mallumo okazigi la aferon kaj mastri okazantaĵojn. Sed kia intereso povus havi "okcidenta mondo" apogi religian revolucion ? Ja Reza Pahlavi estis "okcidentiganta" la lando....tio, laŭ logiko, estintus interese al okcidento, malfermado de novajn merkatojn, disvastigado (impoziciado) de okcidenta kulturo......
4 years ago. Edited 4 years ago.
Reto has replied to Danilo-MG
jes amiko! ŝajnas iom stranga sed konsiderante la situacion je la fino de 70aj jaroj kaj rilato inter libera mondo kaj socialisma mondo kaj aferoj en afganistano kaj misuzo de Usono rilate islamistoj kontraŭ komunistoj en afganio kaj tiom ke en irano la kontraŭantoj de reĝa reĝimo puŝos la aferon al komunisma mondo, la okcidentuloj decidis subteni islamistojn en irano kaj fakte subtenigis ilin ....
la afero ne estas tiom simpla sed mi klopodis koncize priskribi al vi. jam ekzistas multaj dokumentoj ke okcidentaj landoj estis kontentaj ke islamistoj venkis en irano, sed post la falo de sovetunio restis alia kialo: kion fari kun islamistaj fanatikuloj kiujn okcidentuloj subvenciis kaj subtenis? ...
4 years ago.
Roberto Cutiño Palau
Roberto Cutiño Palau
Laŭ mi vidas temas pri vidpunktoj, ĉiuj ajn rajtas havi siajn proprajn vidpunktojn, opiniojn, tiamaniere, nek vi konvenkos min kaj nek mi konvenkos vin, estas nur respekto al aliuloj, nur tiel alia mondo eblas
4 years ago.