See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

220 visits

Hungaroj el Szeged vizitis nin

Hungaroj el Szeged vizitis nin
Dimanĉe, la 6-an de julio 2014 ses membroj de Segeda Esperanto-Rondo kaj du polaj esperantistinoj vojaĝantaj per buseto al la 10-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Rijeka (Kroatio), faris vojaĝpaŭzon en Bjelovar. Akceptis ilin kelkaj membroj de la Estraro de Bjelovara Esperantista Societo. Dum la tagmanĝo organizita por la gastoj, oni diskutis temojn por estonta kunlaboro de bjelovaraj kaj segedaj esperantistoj, kiu sian daŭrigon havos jam la 19-an de julio, kiam grupo de bjelovaraj esperantistoj vizitos Szeged okaze de la 5-a Memortago organizata de tieaj esperantistoj. Bjelovaranoj invitis siajn gastojn veni al Bjelovar denove la 21-an de septembro 2014 por partopreni ilian aranĝon "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo".

Comments