La kanto "Merciless tides" ete memorigas pri la muziko de la Brita grupo "It Bites", pri kiu mi fanatikis en la 80aj kaj 90aj jaroj, kaj kiun mi plezurege remalkovris en la pasintaj kelkaj tagoj. Laŭ mi "It Bites" ludis perfektan progresan rokon, pli humuran kaj pli energian ol multaj aliaj tiaj bandoj. Ĉu vi iam aŭdis ilin? Ŝajnas, ke ili ludas nun denove. Nu, kredeble la simileteco kun "Merciless tides" devenas de la komunaj radikoj kun "Yes", "Genesis" kaj similaj pra-grupoj.
Dankon Bertilo! Mi tre multe ŝatis tiun kanton "Merciless tides" (eĉ pli ol miaj propraj komponaĵoj), sed ĉefe dum koncertaj ludadoj ;-)
Pri "It Bites" mi nebule memoras. En tiu epoko mi mergis en la rondojn de progresa roko, abonis revuetojn, ktp. Estis la epoko de renaskiĝo de tia stilo, kies flagŝipon reprezentis "Marillion"; sed estis multaj pli; en Britujo mem, ekz., "Pendragon" (kiun ni akompanis en koncerto en Jerez, Hispanujo), "IQ", "The Enid"... ankaŭ en Francujo kaj Japanujo svarmis novaj bandoj, kaj en aliaj landoj: Nederlando, Argentino, Italujo, Brazilo, Hungarujo kie regis laŭdata grupo "After Crying".
Do, mi aŭskultis nur kelkajn el ili. Pri "It Bites" mi nur memoras ke aliaj komentis prie, sed ne rektan aŭskultadon de iliaj registraĵoj. Ankaŭ mi ne certas ĉu estis recenzoj de "Chasing..." kun simila komento al la via, sed tre verŝajne povus esti.
Pri remalkovroj mi tre forte rekomendas tiujn hungarojn "After Crying" ;-) Eble mi alŝutos kelkajn kantojn... mi hezitas nur pro la aŭtorrajtoj.
Jes, Marillion... Mi iam havis diskon de tiu grupo, kaj mi plurfoje provis aŭskulti ĝin. Ĉiufoje okazis la samo: mi vekiĝis iom poste konstatante, ke la disko jam finiĝis, sed ke mi povis memori nenion ajn de ĝi. :)
Sed ŝajne temas pri similaj rondoj, ĉar - se mi ne misinformiĝis - en la grupo Kino ludas kaj homoj el It Bites, unu el Marillion, unu el Arena, k.t.p... Eble temas pri unu granda familio. (Eble iuj tuj ekpensas pri Amplifiki, Persone, Esperanto-Desperado...).
Bertilo Wennergren pro says:
La kanto "Merciless tides" ete memorigas pri la muziko de la Brita grupo "It Bites", pri kiu mi fanatikis en la 80aj kaj 90aj jaroj, kaj kiun mi plezurege remalkovris en la pasintaj kelkaj tagoj. Laŭ mi "It Bites" ludis perfektan progresan rokon, pli humuran kaj pli energian ol multaj aliaj tiaj bandoj. Ĉu vi iam aŭdis ilin? Ŝajnas, ke ili ludas nun denove. Nu, kredeble la simileteco kun "Merciless tides" devenas de la komunaj radikoj kun "Yes", "Genesis" kaj similaj pra-grupoj.
Manolo pro replies:
Pri "It Bites" mi nebule memoras. En tiu epoko mi mergis en la rondojn de progresa roko, abonis revuetojn, ktp. Estis la epoko de renaskiĝo de tia stilo, kies flagŝipon reprezentis "Marillion"; sed estis multaj pli; en Britujo mem, ekz., "Pendragon" (kiun ni akompanis en koncerto en Jerez, Hispanujo), "IQ", "The Enid"... ankaŭ en Francujo kaj Japanujo svarmis novaj bandoj, kaj en aliaj landoj: Nederlando, Argentino, Italujo, Brazilo, Hungarujo kie regis laŭdata grupo "After Crying".
Do, mi aŭskultis nur kelkajn el ili. Pri "It Bites" mi nur memoras ke aliaj komentis prie, sed ne rektan aŭskultadon de iliaj registraĵoj. Ankaŭ mi ne certas ĉu estis recenzoj de "Chasing..." kun simila komento al la via, sed tre verŝajne povus esti.
Pri remalkovroj mi tre forte rekomendas tiujn hungarojn "After Crying" ;-) Eble mi alŝutos kelkajn kantojn... mi hezitas nur pro la aŭtorrajtoj.
Bertilo Wennergren pro says:
Sed ŝajne temas pri similaj rondoj, ĉar - se mi ne misinformiĝis - en la grupo Kino ludas kaj homoj el It Bites, unu el Marillion, unu el Arena, k.t.p... Eble temas pri unu granda familio. (Eble iuj tuj ekpensas pri Amplifiki, Persone, Esperanto-Desperado...).
Manolo pro replies:
Mi havas pli mildan opinion pri Marillion, kvankam vere ili ne estas unu el miaj favoraj rok-bandoj.
Laŭ mia scio, vi pravas pri la plurbandeco de progres-rokaj muzikistoj ;-)