Manolo Uploaded on October 6, 2008
by Manolopro

This photo is also in:

Keyword tags

Hispanujo
Fuentes Carrionas
Groto de la Kupro
Fuentes de Cobre

More information

This doc is public
Attribution
  1. Taken on Friday August 15th, 2008 at 12:38
  2. View Exif properties of this photo
  3. View all sizes
  4. Download the original file
  5. 1 person added it to his favorites
  6. 217 visits

Kverko-foliaro


Ripozado sub kverko dum somero en suna tago... ĉu vi povas imagi ion pli pacodonan?

6 Comments / add your comment?

Harri Lainepro says:
Mi devas intensege cerbumi, kio donas pli da paco: ĉu viaj ombrodonaj verdoplenaj kverkoj en somera varmego, ĉu miaj senfoliaj kverkoj, kiuj tralasas varmige karesan sunlumon al fruprintempa piknikejo en la nordo. – Eble mi koncedu, ke vi tamen trovis pli serenan lokon.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Tre belaj viaj pacigaj bildoj!

Ĉi-foje pacosento venas pro tio, ke la folioj kaŝas la fortan sunlumon kaj varmon, kaj cedas iom da refreŝigo. Eble vi, kiel nordano, pli volonte akceptus kiel "pacodonan" ĝuste la malan efikon ;-)

Krome, la foto ne kaptas ion gravan: la sonon; aŭ, pli bone dirite, la ne-sonon, kun iom da makuleto pro la knareto de vento en folioj, aŭ bov-sonoriloj...
Posted 3 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
Mi admiras viajn fotojn kaj sentas fortan logon al la montara pejzaĝo en via bildrakonto. Ion tian mi apenaŭ spertas ĉi tie. Estis interese fari komparon, ĉar mi memoris mian tute alispecan foton al la supro de kverkoj. ( Sed kio estas la Groto de la Kupro, ĉu mi nur pretervidis vian klarigon – ĉu iama kupromino?)

Estas efektive diferenco inter tiuj lokoj, kiujn malsamklimataj kulturoj imagas paradizaj. Ĉi tie en la nordo oni ne bone komprenas ekz. la multajn bibliajn bildojn alegoriajn pri freŝigaj, ombraj, apudakvaj verdejoj aŭ pri la bela malplivarmiĝo vespera. Kio estas speciala en tiaj aferoj? Unu fojon en mia vivo mi vojaĝis por ferioj al mediteranea lando en julio. La varmego estis por mi, nordulo, simple suferiga. Neniam plu mi tiel eraru pri sezono. Eble mi tiam ekkomprenetis, kio povas esti plezura sub la suda suno.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon pro viaj belaj vortoj Harri!

He, he, mi komprenas ke "niaj" paradizaj lokoj de ombro, verdo kaj akvo estas strangaj por vi. Tamen, sciu ke sidi apud fajrumita kameno, dum vintra vespero aĉ-vetera, legante interesan romanon estas ankaŭ tre pacoplena situacio por mi!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Mi forgesis respondi al demando pri la nomo "Groto de la Kupro".

Nu, mi ne scias! La granda natura parko en kiu ĝi troviĝas nomiĝas "Fuentes Carrionas y Fuente Cobre" (Carrión estas vilaĝo de la regiono);

Mi demandis al Tonyo, kiu infanaĝe vivis en tiu regiono kaj nuntempe iras tien ferie, sed li ankaŭ ne scias! La tuta montaro enhavas minejon (plej ofte forlasitajn) de karbo, sed pri kupro mi kredas ke ne estas minoj.

La groto estas elfluaĵo de la rivero Pisuerga, kiu naskiĝas iom pli alte, meze de la montaro, kaŝiĝas en la teron kaj reaperas ĝuste tie.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
Dankon por la klarigo. Por komparo kun via somera belaĵo mi hieraŭ faris bildon pri ĉi-tiea aŭtuna aspekto de kverko. Fakte mi provis foti sciuron, kiu saltetis sur la branĉoj, sed ĝi estis tro petole saltema kaj kaŝiĝema. Finfine mi kaptis nur bildon pri ĝia amiko en apuda pino.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.