Manolo Uploaded on September 1st, 2008
by Manolopro

This photo is also in:

Blue! (Group)

slideshow 7070 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Manolo's docs.

Keyword tags

Rotterdam
Nederlando
Roterdamo
masto
Ipernity Best of Week #54

More information

This doc is public
Attribution
  1. Taken on July 24th, 2008 at 09:01am
  2. View Exif properties of this photo
  3. View all sizes
  4. Download the original file
  5. 580 visits

Masto 


Ekzistas fama televid-masto en Roterdamo. Humurema esperantisto diris, ke eble Roterdamo tiel famas pro sia masto, ke ĝi estu nomata la mast-urbo ;-D

9 Comments / add your comment?

Alireza says:
:-D
Posted 16 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro says:
Je la kukolo, kio estas tiu malhela strio ekde la pinto rekte supren? Ĉu rekta vojo al la sepa ĉielo? Aŭ ĉu la masto, estante aŭtentika nubskrapulo, fakte skrapis nubojn kaj postrestis skrapita surfaco? Kio estiĝas, se oni skrapas nubon? Ĉu nubosplitoj aŭ ia raspaĵo nun kuŝas sur stratoj de la mast-urbo?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Tio estas ŝajn-efiko!

La sunlumo, kun suno ne tro alta, disspeguliĝas en la mikrogutetoj de la nebuleto (la angla vorto "scattering" bone priskribas la aferon). Sed en la regiono kie falas la ombro de la masto, estas malpli da respegulita lumo, do tiu striforma regiono aspektas pli malhela.

Pro perspektivo, la malhela areo ŝajnas fonti de sur la mastopinto!

Aŭ eble, kiel vi sugestis, la nubskrapulo ŝiris la teksaĵon de la ĉielo...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
Vi skribas kiel vi skribus al fizikisto (nu, eble vi ne tro eraris), sed tio estas tro afereca por esti kredinda. Kun ĉia respekto al via teorio, mi plu vidos tie skrapitan ĉielon...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Vere ne! Se vi estus tie, vi estus kompreninta la aferon tute senpere, sen ia "afereca" klarigo ;-)

Sed vi pravas, ke la fantasta klarigo estas multe pli alloga... jen la magio de fotografio!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
Mi ja estis tie. Ĉar la nuboj tiam troviĝis pli alte, ne atingeblaj al la mastego, la turopinto ne sukcesis eĉ tikli la nubojn.
La masto
Okaze de via vizito la nuboj riskis malsupreniĝi kaj la turo tuj kaptis la okazon skrapi ilin. Kia petolulo!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Kial mi ne povas vidi la bildon kiam mi alklakas ĝin!?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
Pardonu, tio estis tute mia kulpo! Pro malatento la bildo restis “privata”, post kiam mi alŝutis ĝin (aparte de la aliaj fotoj Roterdamaj, nur kiel specialan kontribuon al ĉi tiun pintfizika diskuto). Nun ĝi estas publika, se sukcesis mia ipernita manovro tiucela
Posted 15 months ago. ( permalink )
Harri Laine edited this comment 15 months ago.
Manolopro replies:
Dankon! Mi revizitos vian kolekton por trafi tiujn eble iam kaŝitajn.
Posted 15 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...