Manolo Uploaded on February 17, 08
by Manolopro

planto (Tag)

7 docs.
Only Manolo's docs are shown. View everyone's docs.

This photo is also in:

Plants (Group)

973 docs.
Everyone's docs are shown. View only Manolo's docs.

Keyword tags

planto
poinsetia
pojnseto

More information

This doc is public
Attribution
  1. Taken on sunday february 17th, 2008 at 19:11
  2. 149 visits / 1 vote
  3. View all sizes
  4. Download the original file

Mia pojnseto travivas!


Pojnseto estas tipa planto por donaci en kristnasko. Tamen tre ofte ĝi velkas post la unuaj post-donacaj tagoj.

Tamen mi havas tiun de antaŭ 3 julsezonoj kaj ĝi plu travivas! Sed la folioj ne reruĝiĝis...

Parenteze: kiu estas la ĝusta esperanta nomo? Ne trovinte fidindan fonton, mi elektis laŭ la plej ofta formo en okcidentaj lingvoj; latine Euphorbia pulcherrima.

6 Comments / add your comment?

Stelo says:
se mi tradukos nian popolan nomon, mi dirus: kristnaska stelo, kaj ankaux mi havis tiun plakton kelkajn jarojn, bele kreskanta sed sen rugxaj folioj..... kion fari, ecx beleco ne cxiam perfektas :)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Manolo pro says:
Dankon Danica, pro via kontribuo.

Mi ja konsideris la eblon "julstelo", ĉar mi vidis ke ankaŭ la nordeŭropaj lingvoj nomas ĝin tiel. Krome, la vorto sonas pli nature al esperantistoj.

Sed "julstelo" aŭ "kristnaska stelo" konkurencas kun la stelo kiu gvidis la persajn magojn al Bet-Leĥemo. Do se mi dirus "mi havas kristanaskan stelon" oni povus pensi ne, ke mi havas planton, sed ke mi havas ornamaĵon reprezentantan la gvidostelon.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Nomo kristnaska stelo devenas de tempo kiam gxiaj folioj rugxigxas, en hispanio (almenaux en Seviljo) gxi estas cxefa floro por ornami parkojn kaj cxiuj publikaj spacoj (cxe ni en Sloveno) gxi estas aparte multekosta kaj postulema plankto...malvarmo kaj ankaux varmo gxi tute ne eltenas.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onjo says:
laŭ mia scio, por konservi la ruĝan koloron de folioj ĝi bezonas tute striktan kvanton da horoj de lumo kaj mallumo
Posted 3 months ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
Jes, ankaŭ mi aŭdis tion. Sed, kia reĝimo? Mi havas ĝin la tutan tempon apud fenestrego orientita norden. Ĝi ricevas mildan lumon tage kaj, kompreneble, mallumon nokte, do laŭ tre regulaj intervaloj.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Onjo replies:
Laŭ la informoj kiujn mi trovis interrete, temas pri la plena mallumo (do, kaŝi la planton sub iun kartonaĵon) dum min.12-14 horoj tage dum 3 monatoj antaŭ la dezirata florado. Iom peza afero en hejmaj kondiĉoj, sed ne malebla por paciencaj homoj :)
Se vi interesiĝas, mi povas dum tiu ĉi semajno trovi pli ĝustajn informojn en faka literaturo.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.