Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.
Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento".
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.
Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.
Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.
Mi parolas kun rapido:
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.
Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.
Por la venko mi esperas,
sed neniom mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.
Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.
Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.
Post la mort' ĉe tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.
Prenita el www.esperanto.org/literaturo/mp3/estas_mi_esperantisto.html
Send a message
Search for members
Cindy Mckee pro says:
Ho, mia tipo de Esperantisto! :)
--
Venante de fotostrio (?)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Kiu recitas la poemon? Supozeble germano, kun iom aspiraciaj plozivoj.
En la titolo Julio Baghx certe ne komencis cxeflitere (majuskle) la pronomon mi (Mi).
Mi supozas influon de anglaj skribo-kutimoj.
Blazio
Abel Sidney says:
Roberto Tresoldi says:
Imre Szabo says:
Attilio Liotto says:
Dankon flanke de la tuta grupo > ELIRO Amikoj < .Ø http://www.ipernity.com/group/38610
amike Attilio