LaPingvino Uploaded on November 29, 07
by LaPingvinopro

This audio is also in:

Poems (Group)

41 docs.
Everyone's docs are shown. View only LaPingvino's docs.

Keyword tags

esperanto
julio
esperantisto
baghy
Julio Baghy
poemo

More information

This doc is public
© All rights reserved
  1. Created on thursday november 29th, 2007 at 20:55
  2. 597 visits
  3. This track lasts 1m 41s
  4. View properties of this music track
  5. Download the original file
  6. Comments are not permitted

Estas Mi Esperantisto - Julio Baghy


Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento".
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed neniom mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.

Post la mort' ĉe tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.

Prenita el www.esperanto.org/literaturo/mp3/estas_mi_esperantisto.html

6 Comments

Cindy Mckee pro says:
Mi nun aŭskultas la poemon, Joop. Lia akĉento malsamas ol via.
Ho, mia tipo de Esperantisto! :)

--
Venante de fotostrio (?)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Koran dankon!

Kiu recitas la poemon? Supozeble germano, kun iom aspiraciaj plozivoj.
En la titolo Julio Baghx certe ne komencis cxeflitere (majuskle) la pronomon mi (Mi).
Mi supozas influon de anglaj skribo-kutimoj.

Blazio
Posted 6 months ago. ( permalink )
Abel Sidney says:
Tre interesa tiu poemo! La recitanto devas esti, fakte, germano... Sed estas cxiam tre interesa auxdi alilandanoj parolante Esperanton!
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Roberto Tresoldi says:
Tre forta r-sono, cxu ne? Spite al cxio, la legado estas tute komprenebla, kvankam mankas, laux mi, iom da aktorado ;) Gxis la!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Kiel samlandano de Julio Baghy, iama fama eserantisto-poeto mi kore dankas al vi la recitadon. Ĝi kortuŝis min.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto says:
Saluton LaPingvino, mi estas administranto de la grupo ELIRO Amikoj. Ni estus tre kontentaj, se vi pretus aldoni tiun ĉi dokumenton al nia grupo
Dankon flanke de la tuta grupo > ELIRO Amikoj < .Ø http://www.ipernity.com/group/38610

amike Attilio
Posted 7 weeks ago. ( permalink )

rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.