With...

Jozefo E. Nagy


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

26 visits

Gemaljunuloj

Gemaljunuloj
Mi ne sukcesis enkadrigi ŝin en la foto, sed apud mi estas mia edzino, Mira.

6 comments - The latest ones
Jozefo E. Nagy
Jozefo E. Nagy
Kaj la foton faris nia filino, Sofia
2 months ago.
Zlatko Hinšt
Zlatko Hinšt
Bravo edzino MIra (estas kroata persona nomo) kaj edzo Jozefo. Sed demando estas: Kial estas foto el malantauxa, ne el antauxa pozicio. Elkorajn salutojn
2 months ago.
Jozefo E. Nagy has replied to Zlatko Hinšt
Nu, mi estas tute certa ke mia edzino ne estas kroatino, do vi eble volis diri ke Mira estas nomo ŝatata ankaŭ en Kroatio. Aliflanke, la familia legendaro rakontas ke la nomo originas de la rusa vorto MIR = paco.
Mia filino faris multajn fotojn pri ni, kaj el antaŭa kaj el malantaŭa pozicio, ĉi tiun mi trovis interesa kaj afiŝinda.
Elkorajn salutojn kaj ĉion bonan!
2 months ago.
Zlatko Hinšt
Zlatko Hinšt
Mi ne diris ke via edzino estas kroatino, sed pri sxia nomo Mira mi diris ke estas kroata (jes, aliaj slavaj popoloj, ekzempe, serboj, rusoj ankaux havas Mira). Jes, vi pravas mir = paco, sed ne nur en rusa, sed en kroata, serba kaj en iu(j) slava(j) lingvo(j).
Jozefo, mi elkore salutas vin kaj vian edzinon dezirante cxion bonan
8 weeks ago.
Jozefo Horvath
Jozefo Horvath
La nomo devenas pli verŝajne el la latina Mira (mirinda, admirinda) aŭ mallongigo de Mirabella (mirinda kaj bela). Kvankam ankaŭ paco estas bela vorto. La nomo Mira troviĝas kaj en la hungara, kaj en la rumana. Do, kara Jozefo, via edzino ricevis belan, bonan nomon, kaj vi certe ricevis belan, bonan edzinon. :-)
6 weeks ago.
Jozefo E. Nagy has replied to Jozefo Horvath
Verŝajne vi pravas, kara samnomulo, mi estis surprizita legi en la hungarlingva vikipedio la 21-an de septembro, ke estas la nomtago de MIRA. Kaj jes, ankau ĝi diras, ke tio devenas de Mirabella. Sed miaj bogepatroj certigis min, dum ilia vivo, ke ili nomis ŝin tiel ĉar ŝia nomo signifas "paco". Vi ankaŭ pravas, ke mia edzino estas bona kaj bela, sed kiel diable povis vi konjekti tion el ĉi tiu foto?
6 weeks ago.