Kalle Kniivilä Uploaded on April 13, 2008
by Kalle Kniiviläpro

This photo is also in:

Script (Group)

slideshow 3140 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Kalle Kniivilä's docs.

Geotag

(View 1 doc on the world map)

More information

This doc is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. Taken on Sunday April 13th, 2008 at 12:31
  2. View Exif properties of this photo
  3. View all sizes
  4. Download the original file
  5. Replaced on April 13, 2008
  6. 1 663 visits

Fuŝa araba 


En la zoo Skånes djurpark oni aldonis bonvenigan tekston en la araba, supozeble ĉar la araba estas la ĉefa lingvo de novaj enmigrintoj en suda Svedio. Bela ideo, sed neniu rimarkis, ke en la komputila pritrakto la teksto tute fuŝiĝis - ĉiu litero aperas aparte, kio en la araba aspektas tute barbare, K*V*A*Z*A*Ŭ*E*N*E*S*P*E*R*A*N*T*O*O*N*I*S*K*R*I*B*U*S*Ĉ*I*T*I*E*L.

En la araba, ĉiu litero havas kvar formojn:
1.izolan, uzatan nur kiam la litero aperas aparte
2.komencan, kiam la litero aperas komence de vorto
3.envortan, kiam la litero aperas meze de vorto
4.finan, kiam la litero aperas fine de vorto.
En ĉi tiu tabulo aperas nur la izolaj formoj, do la tuto aspektas kiel granda listigo de diversaj literoj.

Krome ekzistas ligaturoj - iuj literoj kune skribitaj aspektas tute malsame, ol tiuj literoj aparte. La unua, bonveniga frazo "Ahlan wa sahlan" devus en ĝusta araba aperi ĉi tiel

أهلاً و سهلاً

En la fino de ambaŭ vortoj aperas la ligaturo L+Alif. Kiel ili aspektas aparte, vi povas vidi sur la foto.
This photo has notes. Move the mouse over the photo to see them.

4 Comments / add your comment?

Aleksej Borodin says:
Mi vidas ke la araba teksto estas skribita strange. Iam mi kun mia amiko el svislando estis en Kislovodsk kaj iris al novaperinta korea restoracio. Sur kolonoj pendis vertikalaj tabuloj kun koreaj surskriboj. Mi rimarkis ke unu el ili pendis "upside-down" kaj diris pri tio al kelnero, li miris.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro says:
Jes, tamen en la restoracio verŝajne temis pri nur simbola uzo de la lingvo, ne pri vera informado al korelingvanoj, do oni povas pardoni, des pli en nova restoracio. Sed mi miras, ke ĉi tie oni ne korektis la skribaĵon - ja certe jam vizitis la ejon multaj arablingvanoj, kiuj subridis pri la afero. Aŭ eble la tabulo estas tute nova.

Mi iom kompletigis mian fotoklarigon en mia blogo, jen: Bela penso, fuŝa realigo.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Kalle Kniivilä edited this comment 18 months ago.
Moho says:
dankon Kalle. tute prave. tiel ĉi aspektas preskaŭ sensignife, ĉar makfacilegas legi ĝin.
ankaŭ en Irano ni parolas la Persan lingvon, sed ni skribas ĝin en arabaj alfabetoj. tial oni kelkfoje pensas ke ni estas araboj!
Posted 18 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Jes, mi komprenas la situacion. Vere vi diris, ke en la restoracio la tabuloj estis uzataj kiel ornama parto de interiero.
Posted 18 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...