En la zoo Skånes djurpark oni aldonis bonvenigan tekston en la araba, supozeble ĉar la araba estas la ĉefa lingvo de novaj enmigrintoj en suda Svedio. Bela ideo, sed neniu rimarkis, ke en la komputila pritrakto la teksto tute fuŝiĝis - ĉiu litero aperas aparte, kio en la araba aspektas tute barbare, K*V*A*Z*A*Ŭ*E*N*E*S*P*E*R*A*N*T*O*O*N*I*S*K*R*I*B*U*S*Ĉ*I*T*I*E*L.
En la araba, ĉiu litero havas kvar formojn:
1.izolan, uzatan nur kiam la litero aperas aparte
2.komencan, kiam la litero aperas komence de vorto
3.envortan, kiam la litero aperas meze de vorto
4.finan, kiam la litero aperas fine de vorto.
En ĉi tiu tabulo aperas nur la izolaj formoj, do la tuto aspektas kiel granda listigo de diversaj literoj.
Krome ekzistas ligaturoj - iuj literoj kune skribitaj aspektas tute malsame, ol tiuj literoj aparte. La unua, bonveniga frazo "Ahlan wa sahlan" devus en ĝusta araba aperi ĉi tiel
أهلاً و سهلاً
En la fino de ambaŭ vortoj aperas la ligaturo L+Alif. Kiel ili aspektas aparte, vi povas vidi sur la foto.
This photo has notes. Move the mouse over the photo to see them.
Send a message
Search for members




Aleksej Borodin says:
Kalle Kniiviläpro says:
Mi iom kompletigis mian fotoklarigon en mia blogo, jen: Bela penso, fuŝa realigo.
Kalle Kniivilä edited this comment 18 months ago.
Moho says:
ankaŭ en Irano ni parolas la Persan lingvon, sed ni skribas ĝin en arabaj alfabetoj. tial oni kelkfoje pensas ke ni estas araboj!
Aleksej Borodin says: