La flavbruna domo en la fono estas la ĉefkonstruaĵo de KGB, poste FSB. La griza, pli nova domo, kiun oni preskaŭ kunkonstruis kun la malnova preĝejo, same apartenis al KGB, ka nun enhavas la plej multajn el la oficejoj de FSB. La angulo dekstre estas de la vendejego "Detskij mir", "Infana mondo".
Iam mi ankaŭ fotis la preĝejon. Kaj fotante mi iom timetas ke aperos "personoj en civila vesto" kaj forpelos min de tie. :) Mi faris nur du fotojn kaj foriris.
Poste iu rakontis ke simila afero okazis: al fotisto venis oficiroj kaj zorge demandis kiu li estas kaj por kiu celo li fotas kaj finfine ordonis viŝi fotojn, ĉar estas malpermesite foti tiujn konstruaĵojn (ne preĝejo mem, sed tiuj de KGB).
Via fotilo bonŝance aspektas tute neserioze. ;)
Staris iu gardisto proksime, ĉe la enveturejo de FSB kiu estas inter la preĝejo kaj la griza konstruaĵo. Ŝajne li observis kiam mi fotis, sed li ne intervenis. Same kiam mi fotis la memortabulon de Andropov sur la alia domo, min observis policano, kiu ŝajnas daŭre stari ĉe "Pordo n-ro 1" de FSB, sed li nur rigardis, nenion diris aŭ faris.
Dmitri Breĉalov says:
Poste iu rakontis ke simila afero okazis: al fotisto venis oficiroj kaj zorge demandis kiu li estas kaj por kiu celo li fotas kaj finfine ordonis viŝi fotojn, ĉar estas malpermesite foti tiujn konstruaĵojn (ne preĝejo mem, sed tiuj de KGB).
Via fotilo bonŝance aspektas tute neserioze. ;)
Kalle Kniiviläpro says:
Dmitri Breĉalov replies:
Dmitri Breĉalov edited this comment 20 months ago.