Kalle Kniivilä Uploaded on January 15, 2008
by Kalle Kniiviläpro

This photo is also in:

Komentu en Esperanto (Group)

slideshow 263 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Kalle Kniivilä's docs.

Geotag

(View 1 doc on the world map)

More information

This doc is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. Taken on Friday November 15th, 2002 at 13:45
  2. View all sizes
  3. Download the original file
  4. 2 858 visits

Paraboler på Rosengård 


En la urboparto Rosengård en Malmö loĝas multaj enmigrintoj, do satelit-antenoj por spekti diverslandajn televidprogramojn estas tre popularaj.

13 Comments / add your comment?

Paŭl Peeraertspro says:
Kio okazis al la loĝanto de la apartamento dekstre sube? Ĉu ni faru monkolekton, por ke li povu havi sian satelitan antenon? smile
Posted 22 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro says:
Eble tie loĝas denaska svedo, por kiu sufiĉas la svedaj kaj danaj kanaloj, spekteblaj sen parabola anteno?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Jan Popelka says:
Eble tie loĝas saĝa homo kiu ne bezonas televidon, aŭ retpirato kiu elŝutadas ĉiujn filmojn interrete, aŭ amikema najbaro kiu spektas televidon ĉe sia najbaro...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
... aŭ ĝi ne estas loĝata (en la stato de mastroŝanĝo aŭ luigo).
Posted 22 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Estas eble bona ideo fari kablan televidon tie... Sed dependegas de deven-diverseco; supozeble homoj estas el tre diversaj landoj.
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Kalle Kniiviläpro says:
Kompreneble estas kabla televido tie. Sed la homoj kutimas voli vidi pli da kanaloj ol estas haveblaj per la kablo, kaj ne emas pagi - per parabola anteno oni ricevas amason da kanaloj senpage. Ankaŭ mi havas satelit-antenon, per ĝi mi ricevas plurajn rusiajn kaj ukrainiajn ktp kanalojn senpage, dum la sola rusa kanalo, kiun eblus ricevi tra nia kablotelevida liveranto, kostus pli ol 10 eŭrojn monate.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Ah, se tia diferenco, do mi komprenas tiujn, kiuj instalas la "telerojn". Kaj pri tiuj, kiuj instalas du-tri, mi povas nur diri: "evidente, havas multe da libera tempo"... :)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Daniel Biro-Walker says:
En la suburboj de Francio, precipe uzas parabolajn antenojn la muzulmanoj kiuj deziras ricevi la elsendaĵojn de Irano, Arabio, ... pro tio, ni ne tre ŝatas vidi tiajn lukazernojn kovritajn de parabolaj antenoj, ĉar tio signifas ke tie loĝas homoj kiuj subtenas obskurajn ideojn ...
Posted 21 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ĉu ĉiuj kiuj rigardas arablingvajn televidprogramojn kovas obskurajn ideojn, Daniel?
Posted 21 months ago. ( permalink )
Daniel Biro-Walker replies:
Fakte ne, vi pravas ... tamen, ŝajnas ke de kiam la parabolaj antenoj multobliĝas, la rilatoj iĝas pli kaj pli malfacilaj ... en mia suburbo, kiam okazas Ramadan-o, en la lernejo, la muzulmanaj knaboj ĵetas ŝtonoj kontraŭ la arabaj knabinoj kiuj manĝas ... tio ne estas progreso !!!!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro says:
Ŝajnas al mi ke Daniel faras salton en sia logiko. Estas nepre klare, ke en urbopartoj kun multaj parabolaj antenoj ankaŭ oftas diversaj sociaj problemoj. Tamen el tio tute ne sekvas, ke la problemojn kaŭzas la satelitaj elsendoj, kiujn spektas la loĝantoj.

Multe pli kredeblas, ke estas aliaj kaŭzoj, ekzemple la fakto, ke la loĝantoj diversmaniere estas ekster la socio, ne havas laboron, eble ne bone parolas la majoritatan lingvon. Se oni sin trovas en tia siatuacio, estas nature, ke oni volas spekti televidprogramojn, kiujn oni bone komprenas, kaj kie homoj similaj al oni mem ne estas priskribataj unuavice kiel problemo.

Oni ne povas solvi tiujn problemojn, malpermesante al homoj spekti televidon en sia propra lingvo, ĉar la kaŭzoj estas tute aliaj, multe pli profundaj.

Cetere, mi mem havas satelitan antenon, ofte spektas rusiajn televidprogramojn, kaj ne malofte ankaŭ la anglalingvan programon de Al-Jazira. Tiu lastemenciita estas nepre spektinda kaj multe pli vidinda ol ekzemple CNN. Komparebla kun BBC, sed kun iom pli tutmonda perspektivo. Ĵus mi vidis interesan raportaĵon pri la situacio de la opozicio en Azerbajĝano, ekzemple. Mi tamen ne kutimas ĵeti ŝtonojn kontraŭ knabinoj kiuj ne fastas, nek aŭdis pri tia ŝtonĵetado ie ajn en Svedio.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Jan Popelka replies:
Ho, mi ne supozis ke tiuspeca bildo povas eki tiel gravan diskuton .))
Vidinte ĉi-ĉion kaj aŭdinte nomon Al-Jazira mi finfine decidiĝis malprivatigi iun eksan artikolon mian, pri kies utileco mi tute ne certas, jen ĝi: Cenzuro? Benazir Bhutto: "...Omar Sheikh, the man who murdered Osama bin Laden..." Verŝajne plejmulto de vi jam aŭdis pri tiu "afero". Mi klopodas fajfi pri ĉio, kion mi ne povas rekte influi aŭ bone pricertiĝi, tamen ne ĉiam tute sukcese.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Daniel Biro-Walker says:
Kara Kalle,

pri la kauzoj, vi pravas, estas ankau sociaj problemoj, ne nur, sed ili gravegas.

Mi-mem logxas en tia suburbo, laboras en la konstruado kiel multaj en nia kvartalo, kaj estas filo de enmigrintoj kaj patro de knaboj inter kiuj du edzigxis kun filinoj de enmigrintoj ... mi bone komprenas tion kion vi diras, kaj luktas por ke la aferoj sxangxu ...

Kompreneble, mi ne deziras ke oni malpermesu al ili spekti Al Djazira au la irana televido ... tio estus stulta, maljusta kaj ne-efika ...

Svedio ne estas Francio ... kaj niaj rilatoj kun la homoj el Maghrebio estas tre malsimplaj, cxar francoj tre malbone agis kiam ili posedis tiujn landojn ...
Tamen, ne nur gravas la ekonomia kaj la politika situacioj ... estas ankau kultura eksplodo far la rapida disvoligxo de ekstremaj formoj de islamo ...

Via foto gxuste malfermas debaton ... fotisto ankau devas esti tiu kiu montras la spurojn de la internaj sxangxoj de la socio ...

Amike, Daniel
Posted 21 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...