1 favorite     1 comment    1 169 visits

See also...

instruistoj kaj lernantoj instruistoj kaj lernantoj


Esperanto Esperanto


Esperantojo Esperantojo



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

1 169 visits


Forpasis Magda Šaturová (1929-2016)

Forpasis Magda Šaturová (1929-2016)
FORPASIS MAGDA ŠATUROVÁ (1929-2016)

La meritplena slovaka esperantistino Magda Šaturová-Seppová forpasis la 10-an de septembro en Bratislavo. Ŝi naskiĝis la 4-an de julio 1929. Studinte la anglan filologion kaj doktoriĝinte en 1953 ŝi laboris kiel eldonredaktoro, unue ĉe belliteratura eldonejo kaj poste ĉe Slovaka Pedagogia Eldonejo (1955-1987).

Šaturová estis grava aŭtoro de lernolibroj kaj vortaroj por slovakoj.

De ŝi aperis la lernolibro Rozprávate po esperantsky: Ĉu vi parolas Esperante? (1965), la poŝlernilo Esperanto do vrecka (1970), Esperanto-kurso por progresintoj (kun Pavel Rosa kaj Ján Jánošov; 1972), la kurslibro “por ĉiuj” Esperanto pre každého (kun František Šatura; 2004) kaj Slovaka-Esperanta-slovaka turisma vortaro (1989; 2-a eld. 1991; ŝi redaktis ankaŭ anglan version).

Ŝi ankaŭ esperantigis slovakajn literaturaĵojn, kontribuante interalie al Slovaka antologio (1977; 2-a eld. 1980). Ŝi multe prelegis kaj artikolis pri leksikografiaj kaj didaktikaj problemoj, instruis, verkis poemojn, recenzis kaj gvidis kursojn ĉe la katedro de fremdaj lingvoj en la Universitato de Komenio en Bratislavo. Ŝi estis ankaŭ membro de AIS San Marino. Ekde 1990 ŝi estis landa reprezentanto de IKUE. En UEA ŝi membriĝis en 1947 kaj estis ĝia fakdelegito pri lingvistiko, literaturo kaj katolikismo ekde 1960 ĝis sia forpaso.

Slovakia Esperanto-Asocio distingis Magda Šaturová per arĝenta medalo en 1987. En la 89-a UK en Pekino en 2004 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA. Pro sia sanstato ŝi ne povis partopreni en la ĉi-jara UK en sia hejmlando, sed en sia varmkora salutmesaĝo al la kongresanoj ŝi skribis, ke ŝi anime estas kun ili.

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 635
2016-09-15
Translate into English

Martine has particularly liked this photo


Comments
 Martine
Martine
Un commentaire instructif et un beau portrait historique.
7 years ago.

Sign-in to write a comment.