Keywords

255


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

1 061 visits


Thomas Moore - La lasta rozo


fama kanto "The Last Rose of Sommer"
en.wikipedia.org/wiki/The_Last_Rose_of_Summer

verkita en 1805 de la irlanda poeto Thomas Moore. Ĝi estis muzikigita de multaj komponistoj (vidu la vikipedian artikolon).

Esperantigis Clarence Bicknell

Kantas Lin Fang, aperis sur kasedo eldonita en Ĉinio en 1986 lige al Universala Kongreso de Esperanto en Pekino.

Muziknotoj kun la anglalingva originala teksto (1-a strofo):

www.8notes.com/digital_tradition/gif_dtrad/lastrose.gif


TEKSTO DE LA KANTO:

Jen la lasta rozeto de fora somer'!
Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'!
Ne restas parenco, ne unu rozflor'
partoprenas kompate en ĝia dolor'.

Mi ne lasos vin velki tutsole, ho roz',
Iru dormi kun ili en paca ripoz'!
Nun viajn petalojn disĵetas mi for
al la viaj kunuloj sen viv', sen odor'.

Tiel same volonte formortus mi mem,
se ne plu min atendus amika manprem'.
Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond'
volus loĝi izole sen amorespond'?
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.