1 favorite     0 comments    1 236 visits

See also...

NUR ESPERANTAJ VIDEOJ... NUR ESPERANTAJ VIDEOJ...


Poems Poems



Keywords

poezio
Pasternak


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

1 236 visits


Mikaelo Bronŝtejn deklamas Pasternak

Mikaelo Bronŝtejn prezentas sian tradukon de la poemo "Hamleto" de Boris Pasternak (aŭtoro de la fama filmita romano "Doktoro Ĵivago") el la antologieto "Trafis min feliĉ' esti rusa poeto". Dum kultura vespero okazinta dum la 25-a OSIEK-Konferenco en Svitavy lunde la 16-an de julio 2012.

informo pri la libro: impeto.trovu.com/rusa_poeto

informo pri Mikaelo Bronŝtejn: eo.wikipedia.org/wiki/Mikaelo_Bron%C5%9Dtejn

informo pri Boris Pasternak: eo.wikipedia.org/wiki/Boris_Pasternak


Boris Pasternak
HAMLETO

Haltis bru'.Mi venis sur podion:
Mi, apogstaranta ĉe kardin'.
En reeĥa sono kaptas tion,
Kio en la viv' atendas min.

Min celante l'nokto ektenebras
Nun per mil binokloj en lini'.
Aba Patro, ĉe vi ĉio eblas,-
La kalikon portu for de mi.

Vian planon prenas mi kun amo
Kaj konsentas mi pri mia rol',
Sed ludas nun alia dramo,
Do senigu min je la parol'.

Sed ne eblas l' ordon preterlasi,
Kaj ne eviteblas vojofin'.
L' vivon pasi - ne la kampon pasi.
Farisea mar' ĉirkaŭas min. 1946
Translate into English

(deleted account) has particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.